Monda Akademio de Sciencoj

(Alidirektita el TWAS)

La Monda Akademio de Sciencoj (angle [The] World Academy of Sciences, ankaŭ TWAS, tiel nomata pro la siglo de la antaŭa nomo Akademio de Sciencoj Triamonda (angle Third World Academy of Sciences) kaj nun oficiale konata kiel TWAS, la akademio de sciencoj por la evoluiĝanta mondo, estas merito-bazita scienca akademio unuiganta 1 000 sciencistojn en ĉ. 70 landoj.

Monda Akademio de Sciencoj
akademio de sciencoj • internacia ne-registara organizaĵo • nacia akademio
Komenco 1983 vd
Lando(j) Italio vd
Sidejo Triesto
Membro de Internacia Scienca Konsilio • UNESCO Global Open Science Partnership • InterAcademy vd
Lingvoj

itala lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĝia ĉefa celo estas antaŭenigi sciencan kapablon kaj plejbonecon por daŭrigebla evoluado en evolulandoj. Ĝia sidejo troviĝas en la sidejo de la Internacia Centro Abdus Salam por Teoria Fiziko (ICTP) en Triesto, Italio.

TWAS estis fondita en 1983 sub la gvido de la lasta Nobelpremiito Abdus Salam de Pakistano, de grupo de distingindaj sciencistoj kiuj estis determinitaj fari ion pri la malĝoja stato de scienca esploro en evolulandoj.

La organizo estas ĉefe financita de Unesko. La organizo okazigas internaciajn konferencojn, donas esplorajn stipendiojn kaj diversajn premiojn. La prezidanto de la organizo ekde 2018 estas la sudana reprezento, matematikisto Mohamed H.A. Hassan. Ekde 1985, la organizo donis jarajn premiojn de 15.000 dolaroj al sciencistoj el evolulandoj.

Eksteraj ligiloj redakti