Taŝir (armene: Տաշիր ; antaŭe, Voroncovka, Kalinino, Kaliniko, kaj Kalinin) estas urbo situanta en la provinco Lori, je 42 kilometroj de Vanadzor, en la nordo de Armenio. Ĝi havas 7,500 loĝantojn [1]. Ĝi ricevis la statuson (kiel urbo) en la jaro 1844.

Taŝir
urbo en Armenio
Administrado
Demografio
Loĝantaro 8 700  (2008) [+]
Loĝdenso 2 636 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 7′ N, 44° 17′ O (mapo)41.11444444444444.290555555556Koordinatoj: 41° 7′ N, 44° 17′ O (mapo) [+]
Alto 1 500 m [+]
Areo 3,3 km² ( 330 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Taŝir (Armenio)
Taŝir (Armenio)
DEC
Taŝir
Taŝir
Situo de Taŝir

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tashir [+]
vdr

Etimologio redakti

Taŝiro estis fondita en 1844 kiel Voroncovka , nomita laŭ la rusa princo kaj feldmarŝalo Miĥail Semjonoviĉ Voroncov, kiu estis gvidanto en la kaŭkaza milito de 1844 ĝis 1853. En 1935, la urbo estis renomita Kalinino fare de la sovetianoj , honore al la bolŝevika revoluciulo. Miĥail Kalinin. Kun la sendependeco de Armenio en 1991, la urbo estis renomita Taŝiro laŭ la historia armena regiono Taŝiro, kantono ene de la provinco Gugark; la 13-a provinco de la historia Granda Armenio.[2]

La nomo de Taŝir, konata kiel Taŝiri en najbara Kartvelio, estas konata ekde la grek-romia antikvo, rilatante al la altebenaĵo inter la riveroj Debed kaj Pambak . Ĝi unue estis menciita de la armena historiisto Moseo de Ĥoreno en lia monumenta verko Historio de Armenio de la 5-a jarcento , kiel unu el la kantonoj de la senjoroj de Gugark.

Historio redakti

 
La Loria reĝlando (ankaŭ konata kiel Reĝlando Taŝir-Dzorget komence de la 11a jc.
 
Taŝir

Historie la areo de nuntempa Taŝiro estis inkluzivita en la kantono Taŝiro de la historia provinco Gugark, la 13-a provinco de Granda Armenio. Dum la regado de la arsakida dinastio (52-428 p.K.) kaj poste sub Sasanida Irano (428-651), la areo de Artik estis regita fare de la Kamsarakan- armena nobelaro. Kun la araba invado de Armenio en 654, la regiono estis koncedita al la bagratidoj, kiu fondis la Bagratidan Armenion poste en 885.

Inter 979 kaj 1118, la regiono de Taŝir fariĝis parto de la Loria reĝlando sub la regado de la Kiurikiana dinastio. Inter 1201 kaj 1360, ĝi estis parto de Zakarida Armenio sub la protektorato de la Kartvela reĝlando. La regiono fariĝis elstara centro de la armena kulturo kaj erudiciuloj sub la regado de la Zakaridaj princoj de Armenio. Tamen, post kiam la mongoloj kaptis Anion en 1236, Zakarida Armenio fariĝis mongola protektorato kiel parto de la Ilĥanlando. Post la falo de la Ilĥanlando en la mezo de la 14-a jarcento, la Zakaridaj princoj regis Taŝiron ĝis 1360 kiam ili falis antaŭ la invadaj tjurklingvaj triboj.

Post suferado de la invado de ak-kojunloj, kara-kojunloj, otomanoj kaj persoj de la 14-a ĝis 18-a jarcentoj, la plej multaj el la teritorioj en norda Armenio estis aneksitaj de Kaĝara Persio en favoro de la Rusa Imperio en 1801. La regiono de Taŝiro iĝis oficiale parto de la Rusa Imperio per la Traktato de Gulistano subskribita la 24an de oktobro 1813 inter Imperia Rusio kaj Kaĝara Persio.

Taŝiro estis fondita kiel Voroncovka en 1844 ene de la Rusa Imperio, de rusaj migrantoj alvenintaj en la regionon el Saratov. La nove establita loĝloko ricevis la nomon de la vicreĝo de Kaŭkazio Miĥail Semjonoviĉ Voroncov.  En 1846, ĝi estis inkludita en la Borĉali ujezd de la Tbilisa gubernio .

En 1935, dum la sovetia regado, la setlejo renomiĝis Kalinino laŭ la rusa bolŝevika revolucia estro Miĥail Kalinin. En 1961, Kalinino ricevis la statuson je urbotipa setlejo por iĝi la centro de Kalinino-Rajono. En 1983, ĝi ricevis la statuson de urbo.[3]

Kun la sendependeco de Armenio en 1991, la urbo estis renomita Taŝiro laŭ la historia Taŝira kantono de Gugark, kaj estis fine inkluzivita ene de la provinco Lori formita laŭ la administraj reformoj de sendependa Armenio en 1995.

Geografio redakti

 
Monto Aĉkasar okcidente de Taŝir

Situanta ĉe la norda parto de Lori-altebenaĵo, Taŝiro situas borde de samnoma rivero Taŝiro, ĉe alteco de 1500 metroj super la marnivelo.  La urbo estas ĉirkaŭita de nigraj prerioj, alpaj herbejoj kaj multaj marĉoj. La urbo estas regata de la Ĝavaĥka montaro de la Malgranda Kaŭkazo de la okcidento. Monto Aĉkasar, kiu estas la plej alta pinto de la teritorio kun alteco de 3.196 metroj, situas 25 km okcidente de Taŝiro.[4]

La urbo estas karakterizita per subtropika klimato, kun averaĝa temperaturo de -5 gradoj en januaro, kaj 19 gradoj en julio. La jara pluvnivelo estas 420 mm.

Demografio redakti

 
Katolika preĝejo de Taŝir.

Ĝis la 1960-aj jaroj, la plimulto de la loĝantoj en Taŝiro estis etnaj rusoj . Ĝis 1988-1989 estis ankaŭ multaj azeroj en la urbo, kiuj foriris al Azerbajĝano kiel rezulto de la milito en Montara Karabaĥo.

Jen la loĝantara templinio de Taŝiro ekde 1886:

Jaro 1886 1897 1926 1939 1959 2001 2011 2016
Loĝantaro 2.284 3,076 4.042 4.245 4.766 7.856 7.773 7.500

Nuntempe la plimulto de la loĝantaro en Taŝiro estas etnaj armenoj, kiuj apartenas al la Armena Apostola Eklezio, reguligita de la Diocezo de Gugark, kun sidejo en Vanadzor.[5] La armena apostola preĝejo sankta Sarkis de la urbo estis konstruita inter 1995 kaj 2000 per donacoj de komercisto Samvel Karapetjan kaj lia frato Karen.  Ekzistas ankaŭ eta komunumo de anoj de la Armena Katolika Eklezio kun sia preĝejo.

La kuracado estas provizita per la Medicina Centro Taŝiro.[6]

Kulturo redakti

 
Ĝardeno kun statuo de ''La Eta Princo'' en Taŝir.

La areo de nuntempa Taŝiro estis plej probable loĝigita dum la frua bronzepoko. Ciklopea fortikaĵo, same kiel praa tombejo devenanta de la tria kaj dua jarmilo a.K. respektive troviĝas proksime al la urbo. La restaĵoj de preĝejo de la 10a jarcento ankaŭ videblas en la urbo.

Nuntempe en Taŝiro troviĝas kultura centro, 3 publikaj bibliotekoj, kaj ankaŭ muziklernejo.

Transporto redakti

Taŝiro situas sur la aŭtovojo M-3, kiu ligas Erevanon kun Tbiliso. La urbo ankaŭ estas ligita kun orienta kaj okcidenta Armenio tra la aŭtovojo H-3.

La Flughaveno de Stepanavan, kiu situas 8 km sudoriente de Taŝiro duonvoje al Stepanavan, estas nuntempe renovigata.

Ekonomio redakti

 
Autuno en la kamparo de Tashir.

La plimulto de la loĝantoj de Taŝiro okupiĝas pri industrio, ĉefe pri produktado de konservaĵoj kaj laktaĵoj. La urbo estas hejmo de svisa fromaĝfabriko, kiu produktas la fromaĝojn Lori kaj Ĉanaĥ. Ĝi estis unu el la plej grandaj plantoj por laktaĵoj en Sovetunio.

Tamen la plimulto de la loĝantoj laboras en agrikulturo. 32% de la teroj estas privatigitaj, 71% el ili estas kultiveblaj teroj kaj 29% el ili estas paŝtejoj. Duono de la ŝtataj gravecaj terenoj estas 1660 ha.  La teroj ankaŭ estas uzataj kiel kultiveblaj bienoj kaj herbejoj, kiuj kovras respektive 951 kaj 581 hektarojn. Aliaj agrikulturaj produktoj kaj agadoj inkluzivas grenojn, melonojn kaj kukurbojn, terpomojn kaj fruktojn, brutbredadon, porkbredadon, kokinbredadon kaj abelbredadon.

Nuntempe la urbo ĉefe suferas pro sia malmoderna reto de regionaj vojoj, la kloaka sistemo kaj la akvoproviza reto.

Edukado redakti

 
Kirko en la urbo.

Taŝiro havas 3 publikedukajn lernejojn kaj ankaŭ kelkajn infanĝardenojn. En 2015, la nombro de la studentoj en la urbo atingis ĝis 1186.

Tamen inter la ĉefaj problemoj de la komunumo estas la malmodernaj lernejaj konstruaĵoj kaj kompleksoj.

Sporto redakti

Estas du sportaj lernejoj en la urbo ĉefe dediĉitaj al individuaj sportoj inkluzive de luktado, halterlevo, luktosporto kaj ŝako. Ekzistas ankaŭgranda futbala trejnado registrita en la urbo.

Famaj homoj redakti

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. 2011 Armenia census, Lori Province
  2. History of Armenia. Arkivita el la originalo je 2017-10-03. Alirita 2020-09-21.
  3. Tashir community, Lori Province. Arkivita el la originalo je 2017-10-03. Alirita 2020-09-21.
  4. Our Town. Arkivita el la originalo je 2015-05-26. Alirita 2020-09-21.
  5. Churches of Lori Province
  6. Tashir Medical Center