Tašuľa (taŝulja), hungare Tasolya (taŝoja) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Sobrance.

Tašuľa situas en la plej griza distrikto

Situo redakti

Tašuľa situas fine de mallonga sakovojo, aŭtoŝoseo preteriras. Sobrance troviĝas 5, Michalovce 34 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1288 en formo . En 1910 loĝis en Tasolya 360 da homoj, (328 slovakoj, 26 germanoj, 6 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Tasolya apartenis al Hungara Reĝlando, al Ung, al distrikto de Ungvár, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum unua disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean limozonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. En 2001 loĝis en Tašuľa 219 da homoj, (207 slovakoj, 7 ciganoj, 4 hungaroj, unusola ukraino).