Taumatino (E 957) estas natura dolĉaĵo. Ĝi estas 2000- ĝis 3000-oble pli dolĉa ol sukero. Taumatino havas glicerizo-similan postguston kaj estas uzata kiel gustofortigaĵo.

Taumatino estas miksaĵo el tri proteinoj, kiujn entenas la grajnokapsulo de la okcidentafrika Katemfe-planto (Thaumatococcus danielli) kaj el kiuj ĝi estas izolita. La ekspluata proporcio estas tre eta, ĉar el 1 kg da planto estas izolebla nur 6 g da taumatinoj.

Oni uzas ĝin en dolĉaĵoj kun kakao- aŭ seka-frukta bazo, dietaj kaj nutraĵaldonaĵoj, dolĉaĵoj kaj maĉgumo.