Taŭnsenda solulo
Taŭnsenda solulo aŭ Taŭnsenda miadesto (Myadestes townsendi) estas mezgranda birdo de la familio de turdedoj, la ununura solulo indiĝena de Ameriko norde de Meksiko.
Taŭnsenda solulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Taŭnsenda solulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Myadestes townsendi (Audubon, 1838) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Teritorio kaj habitato redakti
Tiu solulo havas teritorion el suda Alasko, Brita Kolumbio kaj Alberto suden al norda Zacatecas, preferante montarbarojn. Vintre ili povas moviĝi serĉe de manĝo al pli malaltaj altitudoj, inklude la Grandaj Ebenaĵoj, norda interna Meksikio, kaj eĉ dezertaj oazoj.[1][2][3]
Aspekto redakti
Taŭnsenda solulo atingas longon de ĉirkaŭ 20–24 cm kaj enverguron de 37 cm; ili pezas ĉirkaŭ 34 g. Ĝi havas mallongan, maldikan, nigrecan bekon; blankan okulringon; kaj grizecan plumaron kun sablokolora flugilstrio kaj bordoj de flugilplumoj. La vosto estas longa, tapered kiam fermatas, kaj borda je blanko. Junuloj estas punktitaj je griza kaj blanka.[1][2]
Ĝi ripozas en sufiĉe stara sinteno, ofte alte sur branĉo[3] kaj ofte stare dum longe.[2]
Kvankam ĝi havas kelkajn similecojn kun la Norda mokbirdo,[3] ĉefe pri la vosto,[1] ĝiaj malhelaj subaj partoj, formo, grando kaj kutimo ne estas similaj.
Ili manĝas ĉefe berojn kaj insektojn.[3]
Voĉo redakti
Ĝia kanto konsistas el laŭtaj, melodiaj flutecaj frazoj kiuj supreniras kaj falas[3] kun "malaltaj, raŭkaj notoj intermetitaj sed sen distinga formo"[1] kaj "iom mekanika kvalito."[2] La alvoko estas squeaky iiik[3] aŭ "klara, milda fajfo hiih"[1].
Reproduktado redakti
La nesto similas al tiuj de aliaj soluloj: taso de fajna plantomaterialo apud grundo.[2] La ino de Taŭnsenda solulo kutime demetas 3–4 ovojn kiuj estas grizecblankaj kun brunaj punktoj aŭ makuletoj koncentritaj je la plej larĝa pinto.[3]
Etimologio redakti
La nomo de la Taŭnsenda solulo rememoras la ornitologon John Kirk Townsend.
Referencoj redakti
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 David Allen Sibley. (2000) 'The Sibley Guide to Birds'. Knopf, p. 400. ISBN 0-679-45122-6.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Howell, Steve N. G.; Webb, Sophie. (1995) A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press, p. 583. ISBN 0-19-854012-4.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 Townsend's Solitaire Myadestes townsendi. eNature.com Nature Guides (2005). Arkivita el la originalo je 2014-08-08. Alirita 2007-08-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-08-08. Alirita 2009-09-05.
Literaturo redakti
- BirdLife International (2004). Myadestes townsendi. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga
- Myadestes townsendi. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo. Alirita 4 February.
Eksteraj ligiloj redakti
- Taŭnsenda solulo ĉe USGS
- Fotaro de Taŭnsenda solulo VIREO; (kun bildo: ovodemetado)
- Foto de Taŭnsenda solulo [rompita ligilo], Artikolo[rompita ligilo] Vaŝingtonio