La taŭrokaco estas speco de batilo, pretigita el etendita kaj sekigita peniso de la virbovo. Oni uzis ĝin pli frue por punbati homojn aŭ bestojn, sed hodiaŭ jam ne ekzistas tia uzado.

Taŭrokaco

La longigita, tordite sekigita virbova peniso havas la longon de 80–100 cm, estas tre elasta kaj malpeza. La batoforto estas grava kaj povas kaŭzi gravajn vundiĝojn.

Kiel hundonutraĵo redakti

Hodiaŭ oni uzas la virbovan kacon nur kiel nutraĵon por hundoj. Ĝi servas kiel maĉaĵo kaj tiel purigas la dentojn de la hundoj. La hundoŝatantoj fakte preferas la nenaturajn maĉaĵojn, ĉar tiuj havas neniun odoron.