Taba (arabe طابا) estas komunumo sur Sinaja duoninsulo en Egiptio kaj limas rekte al Israelo. Ĝi situas ĉe la kvar-landa angulo de Egiptio, Sauda Arabio, Jordanio kaj Israelo kaj apertenas al regiono Ĝanub Sina.

Taba
urbo • feriurbo • limurbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 800  (2006) [+]
Geografio
Geografia situo 29° 30′ N, 34° 54′ O (mapo)29.49246834.896882Koordinatoj: 29° 30′ N, 34° 54′ O (mapo) [+]
Alto 12 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Taba (Egiptio)
Taba (Egiptio)
DEC
Taba
Taba
Situo de Taba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Taba, Egypt [+]
vdr
Hotelo Taba Hilton
Limpaseja Taba - Ejlato

La urbo situas ĉe la Ruĝa maro, ĉe Golfo de Akabo. La distanco al israela urbo Eilat estas nur 6 km.

Taba estis juĝita en 1988 al Egiptio, kiel parto de la Sinaja duoninsulo. Ĝi apartenis de 1967 ĝis tiu tempo al Israelo, kiu lando okupis ĝin en la sestaga milito en 1967. La Israela-egipta packontrakto de 1979 ne entenis decidon pri Taba. La israela flanko provis pruvi, ke Taba jam ekde 1906 ne apartenis al Egiptio. La internacia juĝistaro ne akceptis tiun vidpunkton. La egipta prezidento Muhammad Husni Mubarak povis flirti la flagon de Egipto en Taba nur la 19-an de marto 1989. Ekde tiam, tiu tago estas ĉiujara „Nacia festotago” en la suda Sinaja duoninsulo.

En Taba okazis terorisma atenco la 7-an de oktobro 2004, je 21:50 en „Taba Hilton Hotel”, kiu kaŭzis morton de 34 personoj, inter ili 12 israelanojn. Post 25 minutoj okazis same aŭtobomba atenco en kampadejo vilaĝo Luninsulo en Ras Ŝitan, kie mortis 3 personoj.