Tabanera de Cerrato

Tabanera de Cerrato [tabaNRra dezeRAto] estas municipo en la sudoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Tabanera de Cerrato estas etimologie komprenebla kiel Tabanejo de Cerrato, alude al la komarkonomo.

Tabanera de Cerrato
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34257
Demografio
Loĝantaro 138  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 2′ N, 4° 7′ U (mapo)42.025277777778-4.1230555555556Koordinatoj: 42° 2′ N, 4° 7′ U (mapo) [+]
Alto 798 m [+]
Areo 46,34 km² (4 634 ha) [+]
Tabanera de Cerrato (Provinco Palencio)
Tabanera de Cerrato (Provinco Palencio)
DEC
Tabanera de Cerrato
Tabanera de Cerrato
Situo de Tabanera de Cerrato
Tabanera de Cerrato (Hispanio)
Tabanera de Cerrato (Hispanio)
DEC
Tabanera de Cerrato
Tabanera de Cerrato
Situo de Tabanera de Cerrato

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tabanera de Cerrato [+]
vdr

Geografio redakti

 
La preĝejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 46,34 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 137 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 430 loĝantojn el la 1950-aj jaroj. Ĝi distas 45 km de Palencio, provinca ĉefurbo. Ĝi enhavas bienon Olmos de Cerrato.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado ĉirkaŭ la fino de la 9-a jarcento. Frua mencio estas de 1074, en kiu aperas Tabanera kiel unu de la domaroj de Palenzuela, laŭ la Foruo de Palenzuela: "Aldeae de Palenciola sunt istae: Seóguela, Tavanera, Orneio, Villafan, Fenar, Valles, Valdeparada...".

En 1255, ŝajne ĝi apartenis al Cornejo aŭ Orneio, nun senhonmejo eble proksima al Tabanera de Cerrato. En la 14-a jarcento, laŭ la Libro de las Behetrías estis prunto de la episkopo de Burgoso al la pastraro de Palenzuela. En la dua duono de la 14-a jarcento, post krizo de nigra pesto, la lokoj de Kastilio rekuperis plugeblajn terenojn kaj tial Antigüedad akiris terenojn apartenantajn civile al Tabanera, kiel Pozuelo kaj Villarmiro, kion ekde la 16-a jarcento Antigüedad uzis. Tabanera de Cerrato estis senjorlando de nobelaj familioj kiel Avellaneda, Manrique kaj Enríquez.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj abelbredado). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun rura turismo, kaj piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Stefano, la ermitejo, granda kverko, la domaro Olmos de Cerrato, ka ruinoj de la kastelo de Sankta Rosa ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti