La antikva irana regiono Tabaristano (la nunaj iranaj provincoj Mazandarano kaj Golestano) etendiĝas laŭlonge de la sudorienta kaj suda marbordoj de la Kaspia Maro kaj kovris terenon de proksimume 500 oble 70 kilometroj.

Tabaristano
Historia Regiono

LandoIrano



vdr
ora pokalo de la aĥemenida dinastio el Kelārdaŝt en Tabaristano

Pro la malfacile pasebla montara limo al la ĉefa parto de Persio en Tabaristano ripede ekregis lokaj dinastioj en iugrada sendependeco de la ĉirkaŭaj ŝtatoj. La plej konata ekzemplo estis la dinastio de Zijaridoj, kiuj regis pli-malpli inter la jaroj 928 kaj 1090.

La teritorio dum longa tempo apartenis al la regno de la medoj, etno proksime parenca al la persoj, kaj ekzemple per traktato estis ligita al la persa reganto Kiro la 2-a kaj lia en 570 antaŭ nia erao kreita imperio de la aĥemenida dinastio. Ekde la 18-a jarcento la sorto de Tabaristano ofte estis ligita al tiu de la okcidenta najbara provinco Gilano: Inter la jaroj 1723 kaj 1736 ambaŭ apartenis al la Rusia Imperio, kaj en 1921 la Irana Soveta Respubliko kovris kaj la teritoriojn de Gilano kaj de Tabaristano.

Vidu ankaŭ redakti