Tabernaklo estas speco de transportebla templo, en formo de granda tendo kun subtenanta ĉarpentaĵo.

Tabernaklo en katolika katedralo de Dubuque, Iovao, Usono.

Laŭ Francisko Azorín tabernaklo estas Altaro portebla, ĉe la antikvaj israelidoj. Ŝranko por la konsakrita hostio, ĉe la kristanoj.[1] Li indikas etimologion el la latina tabernaculum, el taberna (tendo, tabulaĵo).[2]

Historio redakti

La tabernaklon far(ig)is Moseo, pro dioadoraj celoj por la hebreaj triboj, por migra tempo antaŭ la setliĝo sur Kanaano. Ĝia rolo ĉesis, kiam Salomono konstruigis la Jerusaleman Templon (957 a.K.).

La plej praa sanktejo de Israelo estis simpla tendo, en kies interno – laŭ la religia kredo – Dio deklaris sian ekziston kaj komunikis siajn ordenojn. Oni povas legi la detalan priskribon en la libro de Eliro. (Ĉar la priskribo okazis dum la babilona kaptiteco, multaj sciencistoj trovas tion ne aŭtentika.)

  • Tabernaklo (en la kristana eklezia arto) estas ŝranketo sur la altaro, en kiu estas konservata la ciborio.
  • Tabernaklo estas plurfaka skriboŝranko en la mebloarto.

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 196.
  2. Azorín, samloke.