Tabioj (japane: 足袋) estas tradiciaj japanaj ŝtrumpetoj. Ili altas ĝis la maleolo kaj apartigas la piedan dikfingron de la aliaj piedfingroj. Oni portas tabiojn, kiam oni portas getaojnzoriojn kun tradicia kimonoyukata. Tabioj estas plej ofte blankaj, ĉefe kiam temas pri oficialaj eventoj. Foje tamen viroj portas nigrajn tabiojn kaj virinoj buntajn.

Virino vestita laŭ Shova-epoko kun blankaj tabi-oj
Nigraj tabi-oj

Jika-tabioj redakti

Jika-tabioj estas samformaj ŝuoj, faritaj el pli dikaj fibroj kaj kun plandumo el kaŭĉuko. Jika-tabiojn portas konstrulaboristoj, ĝardenistoj kaj rikiŝistoj.

Vidu ankaŭ redakti