Tablopiano estas historia konstruformo de prapiano, je kiu la kordoj estas horizontale kaj transverse aranĝita, do klavo kaj al tiu apartena kordo pasas preskaŭ rektangule unu al la alia. Ĉi tiu konstrumaniero ebligas rektangulan formadon de la kesto laŭforme de tablo. Oni povis uzi la fermitan instrumenton kiel bufedo aŭ simile kaj ĝi klopodis malpli da spaco ol pianego. La ideo de ĉi tiu speciala konstruformo tamen ne estis nova, sed jam estis uzata je klavikordo kaj tabloklaviceno.

Tablopiano

Tablopianoj estis ege ŝatataj en la 19-a jarcento. Famaj muzikistoj kiel Franz Schubert, Clara Schumann, Robert Schumann, Richard Wagner kaj Franz Liszt ludis kaj komponis siajn verkojn sur tablopianoj.

Ekde 1850 oni pli kaj pli fabrikis tablopianojn industrie. Ekestis unuaj instrumentoj kun stegoj, kadroj kaj kroĉplatoj el metalo, por forkapti la pli kaj pli grandiĝantan kordostreĉon. per tio la instrumento fariĝis pli pezaj. Kion antaŭe produktis malgrandaj familimetiejoj, nun parte serie produktis fabrikoj kun ĝis 600 laboristoj (ekz. John Broadwood & Sons).

Pro la pluevoluo de piano kun vertikala kordaro (ĝirafpiano, liropianego, pianeto ktp.) la tablopiano iom post iom eksmodiĝis en la dua duono de la 19-a jarcento kaj en Eŭropo post 1870 preskaŭ ne plu estis fabrikata. En Usono la tablopiano travivis ĝis ĉ 1900.

Konstruformoj redakti

Muzikinstrumento-konstruistoj eksperimentis per diversaj konstruvariantoj kaj materialoj, tiel ke tablopiano nepre povis kosti sammulte kiel pianego. Por la korpo oni utiligis ekde nobla plenligno (ekz. ĉerizligno) ĝis malmultekosta, tavoligita pingloarboligno ĉiujn kvalitogradojn. Distingendas je tio (almenaŭ) jenaj konstruformoj:

  • Kordopaso
    • En la plejmultaj kazoj la tablopiano transprenis la kordopason de la antaŭulo klavikordo: plej basa kordo antaŭe (diagonala de malantaŭe maldekstre antaŭen dekstren), plej diskanta kordo malantaŭe.
    • Maloftas la mala konstrumaniero transprenita de klaviceneto: plej basa kordo malantaŭe, plej diskanta antaŭe.
    • Ekde la komenca tendenco al paralela prikordigo oni transiris en la dua duono de la 19-a jarcento pli kaj pli al radiforma prikordigo – kelkfoje tiel forte, ke la diskantkordoj (kiel je pianego) pasas laŭ klavodirekto. I.a. Schiedmayer enkonstruis la krucforman prikordigaĵon ankaŭ en tablopianojn, sed tio ne venkis en ĉi tiu instrumentotipo.
  • Mekaniko
    • Samrangaj dum la tuta apertempo de tablopiano estis la pokaze evoluiĝantaj puŝaj ("angla") kaj bufraj ("germanaj" resp. "vienaj") mekanikoj.
    • Maloftakaze aperis specialformoj de mekaniko, ekz. konstruataj de Jean-Henri Pape, Parizo
  • Pedaloj / ŝanĝiloj
    • Kiel je prapiano tablopianoj de la 18-a jarcento ne havis pedalojn, sed genuolevumilojn fiksitajn sub la instrumentoplando, kiuj kaŭzis la "ŝanĝojn".
    • Tipa por tablopianoj – escepte de specialformoj - estis la malmultnombro de pedaloj. Principe kutima estis la dampilleva pedalo. Ofte ĝi estis ankaŭ la ununura pedalo.
    • Male al pianego kaj pianeto je tablopiano la konstruo de forŝovilaunukorda pedalo (ofte nomata mallaŭtpedalo) estas problema, ĉar la distanco de la kordoj unu disde la alia kontinue malkreskas de la baso al la diskanto. Mallaŭtefekto je tablopiano anstataŭe eblas – adapte de klaviceno resp. klaviceneto – per dampado de la kordo, parenca al liutregistrilo, tuj ĉe ĝia komenco, kio malpliigas la formiĝuntajn suprotonojn
    • Pluaj ŝanĝiloj povis esti: ŝvelilo (precipe je anglaj tablopianoj), por levi resp. mallevi parton de la kovrilo; suboktavkonektilo (je la kolonja Wilhelm Constantin Schiffer, ĉ. 1795); fagotregistrilo ktp.

Ekzempleroj redakti

  • En Kastelo Homburg en Triefenstein videblas tablopiano de Johann Christoph Jeckel el la jaro 1770. Ĝi estas elspeze kaj delikatguste ornamita. Por la lignoenmetaĵoj de la instrumento Jeckel prilaboris lignojn de juglando, slivarbo, acero kaj palisandro, la klavaro estas arte tegita per ebono kaj osto. Ĝia tonamplekso estas F1-f3.
  • En la Muzeo por Arta kaj Kultura Historio de la regiona ligo Vestfalio-Lipo en Monastero staras tablopiano de Julius Blüthner kun la serionumero 453 el la epoko ĉ. 1860. Pli frue ĝi estis uzata en urba nobelkortego en Monastero.
  • En la pianomuzeo je Brunsvigo troviĝas tablopiano konstruita en 1856 de Zeittler & Winkelmann, Brunsvigo.
  • La pianomuzeo je Bergheim donas superrigardon super unu jarcento de tablopianokonstruo inter 1771 kaj 1875 per 13 tablopianoj.

Literaturo redakti

  • Christian Schulze Pellengahr: Zur Geschichte historischer Musikinstrumente im Kreis Coesfeld am Beispiel eines denkmalgeschützten Tafelklaviers aus der Dresdener Werkstatt von Eduard Voigt (1817-1892), in: Geschichtsblätter des Kreises Coesfeld, 2005 (30. Jg.), S. 75 - 92.
  • Boje E. Hans Schmuhl (Hg.): Geschichte und Bauweise des Tafelklaviers (Michaelsteiner Konferenzberichte Bd. 68). Augsburg u. Michaelstein 2006.

Eksteraj ligiloj redakti