Tabulo de la kosmosondiloj Pioneer

La kosmosondiloj Pioneer X kaj XI estis du el la unuaj sondiloj de la programo pri esplorado de la spaco el NASA. La sondilo Pioneer X estis lanĉita ekde Cape Canaveral la 2-an de marto 1972 kaj la Pioneer XI la 5-an de aprilo 1973 ekde la sama loko.

Tabulo el la Pioneer X.

La celo de la kosmosondiloj estis esplori la gigantajn planedojn, Jupitero kaj Saturno, el nia sunsistemo kaj ankaŭ estis fiksita al ili tabuloj kun simbola mesaĝo, kies celo estas informi pri la homaj viv-estaĵoj kaj kie ili troviĝas (la Tero) al ebla ekster-tera civilizacio kiu povus kapti la sondilojn

La tabuloj estis elpensitaj de la astronomoj usonaj Carl SAGAN kaj Frank DRAKE kaj pentritaj de Linda SALZMAN SAGAN. Estis Carl Sagan mem kiu konvinkis al NASA por ke la kosmosondiloj alportu la tabulojn.

Simbolismo redakti

 
Tabulo fiksita en la kosmosondilo Pioneer X.

En la tabuloj aperas: Dekstre, la bildo de la sondilo, kies nura celo estas klarigi la grandecan proporcion de ambaŭ homoj (viro kaj virino) kiuj troviĝas antaŭ ĝi.

Maldekstre, lineo-radioj kiuj ekas el la sama punkto. Tiu centra punkto estas la Suno, la lineoj montras la direkton de la plej gravaj pulsaroj kiuj estas proksime al nia sunsistemo, kaj en ĉiu, je duuma kodo, la sinsekvo de impulsoj de ĉiu pulsaro. Tiu ĉi parto montras kie ni troviĝas en la Universo. Civilizacio sufiĉe evoluinta teĥnike, kun kono pri pulsaroj, povus kompreni la tabulojn.

La supra-dekstra parto de la tabulo, montras inverson de la direkto el la spino de elektrono en atomo de hidrogeno (la plej ofta ĥemia elemento en la universo). Tiu ĉi inverso kaŭzas radioondon je 21 centimetroj.

En la suba parto, aperas desegno de nia sunsistemo, kun la planedoj ordigitaj laŭ siaj distancoj al Suno kaj montras la originan vojon de la kosmosondiloj.

Vidu ankaŭ redakti