Tabulokreto (ankaŭ tabulkreto) estas materialo, uzata por skribi sur malglataj surfacoj, precipe sur tabuloj. Ĝi postlasas partikuletojn, kiuj nur malforte algluiĝas kaj facile forviŝeblas.

Blanka tabulkreto
Kolora tabulkreto
Franca tabulkreto

Ecoj redakti

Tabulkreto kutime estas longa kun kvadratacirkla kverprofilo. Tabulkreto estas produktata en Germanio, Aŭstrio kaj Skandinavio antaŭ ĉio el kalcia sulfato (gipso), ĉar tie la plej multaj kretejoj estas protektitaj. En Francio uziĝas por la tiel nomata ĉampanja kreto la mineralo kreto, do kalcia karbonato. Ĉirkaŭ 55 procentoj de la en Germanio vendata tabulkreto konsistas el gipso.

Per aldono de farboj ankaŭ povas esti produktata bunta tabulkreto. Ĉar la kreta polvo, kiu estiĝas antaŭ ĉio ĉe seka forviŝado de tabulo, por alergiuloj estas ĝena, ankaŭ estas produktata senpolva kreto. La polvo ankaŭ estas suspektata, kaŭzi problemojn kun spirorganoj. El akvo kaj gipso oni mem povas produkti kreton.[1]

La kreto estas uzata ankaŭ por artistoj en kretpentraĵo, ekzemple en desegnaĵoj kaj pentraĵoj sur strattrotuaroj. Kreto desegnaĵo sur trotuaroj estas amuza maniero por ke infanoj amuziĝu. La kreto ankaŭ estas uzata de infanoj ludantaj Hopludo por desegni la ludtabulon. Tabulkreto estas kutime pli maldikaj ol trotuarkretoj.

Vidu ankaŭ redakti

Noto redakti