H-dagurinn (en la islanda lingvo: "Tago H") la 26-a de majo 1968, estas la tago, kiam Islando ŝanĝis sian voj-trafikon de maldekstraflanka iro al dekstraflanka.[1] La ŝanĝo okazis je la 6-a matene.

La Trafik-Komisiono (Umferðarnefnd) estis taskita realigi la ŝanĝon. La kostoj pro la ŝanĝo superis pli ol 33 milionojn da islandaj kronoj pro la modifado de aŭtobusoj, kaj 12 milionojn da kronoj pro ŝanĝo de la infrastrukturoj. Dum la nokto antaŭ la ŝanĝo, 1662 ŝildoj tra la tuta lando estis ŝanĝitaj, kun tuta atingo de 5727 ŝildoj ŝanĝitaj.[2]

La nura vundo pro la ŝanĝo trafis biciklantan knabon, kiu rompis al si gambon.[3]

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • Tago H : Svedio faris tiun ŝanĝon la 3-an de septembro 1967.
  • T-Tago