Tago de la Kandeletoj

La Tago de la KandeletojLa Kandeletoj (hispane: Día de las VelitasLas Velitas) estas unu el plej tradiciaj festoj en Kolombio. Ĝi estas celebrata en la antaŭtagiĝo de la 8-a de decembro, aŭ eĉ jam ekde la antaŭa nokto (nomiĝis Nokto de la Kandeletoj). Tiu tago signas la komencon de la Kristnaskaj festoj en la lando.

Kandelaj lanternoj por la festo

En ĉi tiu tago, homoj kutimas meti kandelojn kaj paperajn lanternojn ĉe siaj fenestroj, balkonoj, porĉoj, trotuaroj, stratoj, parkoj, placoj kaj ĉie, kie ili povas esti vidataj honore al la Virgulino Maria kaj ŝia Senmakula Koncipiĝo.

Historio redakti

La celebrado de ĉi tiu tago datumas de la 8-a de decembro 1854, kiam Papo Pio la 9-a promulgis la Senmakulan Koncipiĝon de la Virgulino Maria kiel dogmon en sia buleo Ineffabilis Deus (= ne [plene] komprenebla Dio). Anticipe al tiu ĉi papa decido, homoj lumigis kandelojn kaj paperajn lanternojn por montri sian subtenon kaj kredon. En Kolombio, samkiel en multaj lokoj ĉirkaŭ la mondo, tiun anoncon oni solenis per lumigado de kandeloj. La Katolika Eklezio de Kolombio pluvivigis la celebron kaj starigis kiel jaran tradicion la eklumigon de kandeloj dum la nokto de la 7-a de decembro.

Eksteraj ligiloj redakti