La Tago de rikolto estas tradicia festo por danki Dion pro la rikolto.

Kamparaj fruktoj kaj rikoltokrono en la preĝejo de Altenkirchen (Rügen)

Historio redakti

Rikoltofestoj ekzistis jam antaŭ kristana tempo. En Mez-Eŭropo kaj Nord-Eŭropo oni festis la rikoltotagon (Hausblot) dum la aŭtuna ekvinokso (la 23-an de septembro). Similaj ritoj ekzistis en Israelo, Grekio kaj Romio. Judismo konas Schawuot, la semajna festo post komenco de la rikolto kaj Sukkot, la festo de folikabanoj, aŭtune.

Kutimoj redakti

Germanio redakti

Dum la festo, kiu okazas ofte en preĝejo la fruktoj de la kampoj estas orname ekspoziciitaj. Krono plektita el cerealojvitoj estas ofte portata de procesio tra la komunumo. En kamparaj regionoj multaj homoj partoprenas la feston. La oferoj estas poste donita al hejmoj por povruloj aŭ senhejmuloj.

Celo de la rikoltodankofesto estas memorigi pri la laboro de agrikulturistoj kaj ĝardenistoj kaj ke la eblo havi sufiĉe da nutraĵo estas ne nur danke al homoj.

Nord-Ameriko redakti

En Usono oni festas „Thanksgiving Day“ (dankotago), la kvaran ĵaŭdon de novembro. Ĝi estas ŝtata feritago, kiu memorigas pri la unua tago de rikolto de la pilgrimpatroj. Tradicie oni manĝas meleagron en familia rondo.

En Kanado „Thanksgiving“ estas festita la duan lundon de oktobro.

Vidu ankaŭ redakti

Sub la kaŝnomo Aktion Erntefest estis mortigitaj la 3-an kaj 4-an de novembro 1943 dum la nazia okupado inter 40.000 kaj 43.000 judaj poloj el la distrikto Lublin. La masakro okazis en la tri koncentrejoj Majdanek, Poniatowa kaj Trawniki.

Eksteraj ligiloj redakti