La Tahitia tringo, Prosobonia leucoptera, estas formortinta membro de la granda familio de vadbirdoj nome Skolopedoj, kiu estas endemismo de insularo Tahitio de Franca Polinezio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tahitia tringo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Prosobonia
Specio: P. leucoptera
Prosobonia leucoptera
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Sinonimoj

Tringa leucoptera Gmelin, 1789

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estis malkovrita en 1773 dum la dua vojaĝo de kapitano James Cook kiam ŝajne nur unu ekzemplero estis kolektita, sed ekstingiĝis dum la 19a jarcento. Oni konas nur unu muzean ekzempleron. La nomo de la birdo en lingvo de Tahitio estis transkribita kiel toromē.

Aspekto redakti

 
Ilustraĵo de ekzemplero de Prosobonia leucoptera fare de John Latham kaj publikigita en 1785.

Bazita ĉe Zusi & Jehl (1970): Malgranda (ĉirkaŭ 18 cm longa), tutkolora tringo, bruna sube, pli malhela supre, kun blanka makulo ĉe flugiloj. Krono, vizaĝoflankoj, kolo ĝis flugiloj kaj dorso estas fulgobrunaj, pli malhelaj dorse kaj flugile. Eta blanka makulo estas supre kaj sube okulo. Mentono blankeca. Pugo kaj subaj partoj ruĝecaj kaj same flugilbordoj. Subflugiloj brunaj kun helaj bordoj. Centraj vostoplumoj estas fulgobrunaj kun ruĝecaj pintoj. Aliaj ruĝecaj kun fulgobruna striado.

La beko estas nigreca, suba mandiblo iome pli hela, maldika kaj mallonga, kiel tiu de insektivoro paserino pli ol tiu de vadbirdo. La kruroj estas verdecaj. La piedfingroj ne estas retaj. Helruĝa okulringo kaj irizo malhelbruna.

Oni supozas, ke la Tahitia tringo loĝis apud etaj riverfluoj.

Du (eblaj) ekzempleroj, atingitaj en Moorea de William Anderson inter septembro kaj oktobro de 1777, formis la bazon por la priskribo de la Tahitia tringo. La 3 ekzempleroj kiuj estis menciataj de John Latham en 1787 estis diferencaj uno disde la aliaj, sed la ununura restanta, (Naturalis-RMNH 87556), povas esti certe identigita kun neniu el ili kaj eĉ oni ne povas certigi kiamaniere ĝi atingis la muzeon, sed eble ĝi estis akirita en 1819 kun aliaj ekzempleroj de Forster (Stresemann, 1950). Krome, estas pentraĵo de Georg Forster farita pri la origina ekzemplero kaj bela litografio rekonstruita de John Gerrard Keulemans.

Iamaniere la ekzemplero kongruas pli bone kun la tahitia birdo de la pentraĵo de Forster, ol kun la mooreaa birdo; alia pentraĵo de William Ellis [1] Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine kaj telero de J. Webber, supozeble priskribanta la alian ekzempleron iĝas restantan pruvilon, diferenca laŭ koloro de flugiloj kaj kapo. Ĉu tiuj du formoj estis vere specioj, subspecioj aŭ simple variaĵoj pro aĝo aŭ sekso ne povas esti certigita, sed ĝis nun ili estis konsiderataj plie kiel apartaj specioj.

Ostoj de rilata formo troviĝis en Mangaia en insularo Kuk. Verŝajne ne oni pristudos ilin tuje: scienca priskribo bezonus sukcesan forigon kaj analizon de DNA ambaŭe el ostoj kaj el ekzemplero de Leiden (kiu suferus riskon dum forigo de la karnotolaĵo), aŭ kolekton de sufiĉa kvanto da materialo el tahitia aŭ la mooreaa ekzempleroj por certigi la rilaton de la birdo de Mangaia per analizo de osteologio. Ambaŭ ebloj ŝajnas tre malproksimaj.

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2004). Prosobonia leucoptera. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 Sep 2006.
  • Gmelin, Johann Friedrich (1789): [Description of Prosobonia leucoptera]. In: Systema Naturae per regna tria naturae secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis (13th ed.) 1, part II: 678. Georg Emanuel Beer, Lipsiae [Leipziko].
  • Greenway, James C. (1967): Tahitian Sandpiper. In: Extinct and Vanishing Birds of the World (2nd ed.): 263-264. Dover Publications, New York.
  • Hayman, Peter; Marchant, John & Prater, Tony (1986): Shorebirds: an identification guide to the waders of the world. Houghton Mifflin, Boston. ISBN 0-395-60237-8
  • Latham, John (1785): [White-winged Sandpiper]: In: A general synopsis of birds 3: 172, plate 82. London.
  • Latham, John (1824): [White-winged Sandpiper]: In: A general history of birds 9: 296.
  • Stresemann, Erwin (1950). Birds collected during Capt. James Cook's last expedition (1776-1780). Auk 67(1): 66-88. PDF Plena teksto Arkivigite je 2007-03-16 per la retarkivo Wayback Machine
  • Zusi Richard L. & Jehl, Robert R. Jr. (1970): The systematic relationships of Aechmorhynchus, Prosobonia and Phegornis (Charadriiformes; Charadrii). Auk 87: 760-780. PDF Plena teksto Arkivigite je 2008-12-18 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti