Taja bokso (aŭ muaj-tajo) estas potenca luktosporto, kiu evoluis el Tajlando. Ĝi estas ankaŭ konata kiel la "arto de la ok membroj", ĉar la manoj, piedoj, kubutoj kaj genuoj estas ĉiuj multe uzataj.

Taja bokso
speco de sporto
luktoarto • batalsporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
มวยไทย

Kvankam la altaj piedbatoj al la kapo povas aspekti pli impresaj en konkurso, la spertuloj pri la sporto asertas, ke la kubutoj kaj genuoj estas plej damaĝaj, kaj eĉ mortigaj, al la batalantoj.

Dum konkurso, la partoprenantoj faras longan ceremonion kaj ritojn antaŭ la batalo. Ili estas por religiaj kialoj kaj ankaŭ servas kiel streĉiga varmiĝo.

La trejnado por taja bokso estas fama pro sia intenseco kaj rigoreco. Ĝi celas hardi la ok anatomiajn armilojn tiel, ke esti batita de la tibio de luktisto estas ofte komparata al esti batita de bazopilka bastono. Tajaj piedboksistoj piedbatas per la tibio anstataŭ la piedo.

Taja bokso ege influis la disvolvadon de piedbokso, kiu kreiĝis poste en Japanio, Eŭropo kaj Nordameriko.

Preskaŭ ĉiuj movoj en taja boksado uzas la tutan korpon, turnante la kokson je ĉiu piedbato, pugnobato kaj baro. Rezulte la atakoj kaj defendoj en taja boksado estas pli malrapidaj sed pli potencaj ol ekzemple tiuj en boksado aŭ karateo.

Rilataj temoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti