Takeo Ariŝima

japana verkisto

Takeo Ariŝima (japane 有島 武郎; naskiĝis en Tokio la 4-an de marto 1878, mortis la 9-an de junio 1923), estis japana verkisto.

Takeo Ariŝima
Persona informo
有島武郎
Naskiĝo 4-an de marto 1878 (1878-03-04)
en Koishikawa-ku
Morto 9-an de junio 1923 (1923-06-09) (45-jaraĝa)
en Karuizawa
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per pendumo vd
Tombo Tama Cemetery vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Universitato Harvard • Haverford College • Sapporo Agricultural College • Gakushuin Boys' Junior and Senior High School vd
Familio
Patro Arishima Takeshi vd
Gefratoj Ton Satomi • Ikuma Arishima vd
Infanoj Masayuki Mori vd
Parencoj Yoshihiro Takagi • Naoyoshi Yamamoto • Kamio Mitsuomi • Shigetake Arishima vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • romanisto • literaturkritikisto • prozisto • eseisto vd
Aktiva dum 1917– vd
Verkado
Verkoj Osue no Shi ❦
Q11293846 ❦
Q28689370 ❦
A Certain Woman ❦
Q22125704 ❦
Q22128616 ❦
Q11458701 ❦
Jikkenshitsu ❦
Q22124488 ❦
Kurara no Shukke vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estis li filo de Takeshi, iama samurajo, oficisto kaj sukcesa komercisto. En 1909 edzigis lin Yasuko Kamio, filino de altranga oficiro. Ŝi naskis Masayuki Mori, kiu poste tre konata aktoro fariĝis.

Ariŝima frekventis inter 1884 kaj 1887 misian lernejon en Jokohamo kaj inter 1887 kaj 1896 elitan lernejon en Tokio. Studojn li faris pri krome inter 1896 kaj 1901 ĉe agrikultura faklernejo de Saporo. Sekvis lia konvertiĝo je kristanismo kaj (inter 1903 kaj 1906) studoj en Usono.

Post kredokrizo li orientiĝis je socialismo, donace fordononte pro malbona konscienco en 1922 siajn grundajn havaĵojn. Inter 1906 kaj 1907 li faris vojaĝon al Eŭropo kie li konatiĝis kun filino de gastejestro el Schaffhausen kaj aktorino, Mathilda Heck; kun ŝi li flegis leteran interŝangon ĝis 1922 dum kiu li kreis de ŝi la bildon de fora, nehavigebla amota persono. Inter 1908 kaj 1914 estis Ariŝima docento pri la angla lingvo en Saporo, poste verkisto vivanta en Tokio.

Lia verkaro tute farate laŭ la eŭropa realismo nur malfrue estis ekŝatata fare de Eŭropanoj. Kun aliaj fondis li la literaturan fakgazeton "Ŝirakaba". En 1923 li faris suicidon kun la ĵurnalistino Hatano Akiko kun kiu li havis nepermesatan amrilaton.

Kelkaj liaj verkoj redakti

  • Aru Onna (或る女) 1919
  • Kain no Matsuei (カインの末裔) 1917

En Esperanto aperis redakti

Fonto redakti

Verena Werner: "Arishima, Takeo", ĉe: Historisches Lexikon der Schweiz (HLS) (tie ĉi interrete)