La taktindiko staras je la komenco de muzikaĵo post la klefo kaj eventualaj antaŭsignoj kaj indikas la taktspecon de muzikaĵo. Male al la antaŭsignoj la taktindiko staras – kondiĉe ke la taktspeco ne ŝanĝiĝas – nur en la unua notliniaro kaj ne estas ripetata en ĉiu notliniaro.

indiko de 3/4-takto

La notacio estas sama kiel matematika frakcio kun numeratoro kaj denominatoro, tamen sen frakcistreko. La denominatoro difinas, kiu notvaloro egalas unu taktotempon. La numeratoro indikas la nombron de taktotempoj po takto. El la pli malnova notacio postrestis la kutimaj notacio C por la 4/4-takto samkiel por la 2/2-takto (Alla breve) .