Talamankaj montaraj arbaroj

La talamankaj montaraj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de la montaroj de Kostariko kaj Panamo. Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono "talamank- kaj istm-pacifikaj arbaroj".

Talamankaj montaraj arbaroj
ekoregiono
ekoregiono • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Koordinatoj9° 30′ 0″ N, 83° 36′ 0″ U (mapo)9.5-83.6Koordinatoj: 9° 30′ 0″ N, 83° 36′ 0″ U (mapo) [+]
Areo16 300 km² (1 630 000 ha) [+]

Talamankaj montaraj arbaroj (Tero)
Talamankaj montaraj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Map
Talamankaj montaraj arbaroj
vdr
Arbaroj ĉirkaŭ Vulkano Turialba, Kostariko.
Nacia Parko Braulio Carrillo, Kostariko

Priskribo redakti

La talamankaj montaraj arbaroj kovras nekontinuan areon de 16 300 kvadrataj kilometroj en la montara sistemo de Kostariko kaj Panamo, inkluzive de Cordillera de Guanacaste, Cordillera de Tilarán, Cordillera Central, kaj Cordillera de Talamanca, ekde nordokcidenta Kostariko ĝis okcidenta Panamo, kun flankaj montaroj sur Azuero-Duoninsulo. La montaraj arbaroj troviĝas super altitudo de 750 - 1500 metroj, ĝis proksimume 3 000 metroj, kie ili transiras al herbejoj kaj arbustaroj de la Kostarikaj paramoj je la plej altaj pintoj.

La montaraj arbaroj estas ĉirkaŭataj je pli malaltaj altitudoj de malaltaĵaj arbaroj, inkluzive de la istmo-atlantikaj humidaj arbaroj je la atlantika (kariba) deklivo, la istmo-pacifikaj humidaj arbaroj en la sudo, je la pacifika deklivo, kaj la kostarikaj sezone humidaj arbaroj en la nordokcidento.

Flaŭro redakti

La arbaroj konsistas el ĉiamverdaj arboj, inkluzive de multaj specioj (genroj Ocotea, Persea, Nectandra, kaj Phoebe de la Lauraceae, kaj du endemiaj kverkoj, Quercus costaricensis kaj Quercus copeyensis).

Faŭno redakti

La arbaro de Talamanko estas tre riĉa je biodiverseco. Sciencistoj taksas ke inter 3 kaj 4 pocentoj de la monda biodiverseco troviĝas tie ĉi.

En la kostarikaj arbaroj troviĝas 136 mamulaj specioj, en Panamo 84. Tipaj mamuloj estas la jaguaro, la pumo, la tapiro, diversaj cervedoj, formikomanĝuloj kaj pluraj specioj de simioj.

En Kostariko la Talamanka arbaro havas 450 birdospeciojn, en Panamo 225. La plej minacata birdo en la arbaro estas la amerika harpio.

Konservado kaj minacoj redakti

La talamankaj montaraj arbaroj estas unu el la centramerikaj plej sendifektaj ekoregionoj, kvankam speciale la kverkaroj estas forigitaj por paŝtado kaj lignokarbo-farado. Kvardek pocentoj de la ekoregiono estas protektita per naciaj kaj internaciaj parkoj, inkluzive Protektejo La Amistad, Nacia Parko Chirripó, Nacia Parko Braulio Carrillo, Nacia Parko Volcán Poas, Nacia Parko Rincón de la Vieja, kaj la Nubarbaro-Rezervejo de Monteverde.

Vidu ankaŭ redakti


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
NT0101 Araŭkariaj humidaj arbaroj   Argentino,   Brazilo
NT0102 Atlantik-marbordaj restingaoj   Brazilo
NT0103 Bahiaj marbordaj arbaroj   Brazilo
NT0105 Boliviaj jungaoj   Bolivio,   Peruo
NT0106 Kaating-enklavaj humidaj arbaroj   Brazilo
NT0116 Kokos-insulaj humidaj arbaroj   Kostariko
NT0117 Mar-andaj montarbaroj   Venezuelo
NT0120 Kubaj humidaj arbaroj   Kubo
NT0121 Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero   Ekvadoro,   Kolombio,   Peruo
NT0131 Jamajkaj humidaj arbaroj   Jamajko
NT0142 Napaj humidaj arbaroj   Ekvadoro,   Kolombio,   Peruo
NT0144 Nordorient-brazilaj restingaoj   Brazilo
NT0148 Centlaj marĉarbaroj   Meksiko
NT0150 Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj   Argentino,   Brazilo,   Paragvajo
NT0151 Pernambukaj marbordaj arbaroj   Brazilo
NT0152 Pernambukaj landinternaj arbaroj   Brazilo
NT0153 Peruaj jungaoj   Peruo
NT0154 Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj   Gvatemalo,   Meksiko
NT0160 Marbordaj arbaroj de Serra do Mar   Brazilo
NT0162 Ĉiapas-patrinmontaraj humidaj arbaroj   Gvatemalo,   Meksiko,   Salvadoro
NT0164 Sud-floridaj rokejoj   Usono
NT0165 Sud-andaj jungaoj   Argentino,   Bolivio
NT0166 Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio   Brazilo,   Bolivio,   Peruo
NT0167 Talamankaj montarbaroj   Kostariko,   Panamo
NT0176 Verakrucaj humidaj arbaroj   Meksiko

Eksteraj ligiloj redakti