Talavera la Real

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Talavera la Real estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

Talavera la Real
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06140
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 282  (2023) [+]
Loĝdenso 86 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 53′ N, 6° 46′ U (mapo)38.876388888889-6.7736111111111Koordinatoj: 38° 53′ N, 6° 46′ U (mapo) [+]
Alto 188 m [+]
Areo 61,5 km² (6 150 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Talavera la Real (Ekstremaduro)
Talavera la Real (Ekstremaduro)
DEC
Talavera la Real
Talavera la Real
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Talavera la Real (Hispanio)
Talavera la Real (Hispanio)
DEC
Talavera la Real
Talavera la Real
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Talavera la Real [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas talaveranos. La censita populacio en 2007 estis de 5.146 loĝantoj.

Situo redakti

Talavera la Real estas situa en la okcidenta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 188 m; je nur 20 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 50 km de Mérida, la regiona ĉefurbo kaj je 390 de Madrido. La surfaco de ties teritorio estas de 61,5 km².

Temas pri vilaĝo de ebenaĵo situa en la valo de la rivero Gvadiano, ege proksima al urbo Badajoz, ĉe la ŝoseo A5. Ĝi estas en la okcidenta parto de la distrikto Vegas Bajas.

Ekonomio redakti

Tradicie estis preskaŭ nur agrikulturo, sed aktuale oni disvolvigis la sektorojn industrian (transformado de agrikulturaj produktoj) kaj servoj, ĉefe pro la proksimeco al la plej granda urbo de la regiono, kio estas Badajoz. En agrikulturo elstaras la kultivoj de maizo, tomato kaj la brutbredado.

Monumentoj redakti

La plej signifa estas la preĝejo de Ntra. Sra. de Gracia, ĉe la rivereto de Limonetes. Ĝi estas de la 15a jarcento, sed poste rekonstruita. Estas turo de 1807 kaj retablo de la renesanco de la 16a jarcento, de la artistoj Antonio de Aunión kaj Vasco Martín, kun origado kaj pentraĵoj de Alonso González. Kontribuis ankaŭ en la 17a jarcento Sebastián Salguero. Estas ankaŭ murpentraĵoj de la sakristio atribuitaj al Alonso de Gata.

En la centro de la vilaĝo estas la monaĥinejo de la senŝuaj karmelitaninoj, fondita en 1618. Proksime al la preĝejo estas la ermitejo de San José, malgranda kaj populara.

Estas ankaŭ blazonaj domoj kaj mezepokaj pontoj en la teritorio.

Kuriozaĵoj redakti

La talaveranoj famas pro specifa prononcmaniero, kiu transformas la sonon de la literoj "c" kaj "z" en "s", probable pro antikva influo de la portugala.

Estas en la teritorio milita flughaveno, uzebla ankaŭ, sed ne regule, por civilaj flugoj naciaj.