Talero

antikva arĝenta eŭropa monero

La talero ( germane unue Thaler poste Taler, nederlande Daalder, angle Dollar, ĉeĥe kaj slovene Tolar, france taler kaj itale tallero ) estis pli granda monero el arĝento de pluraj, ĉefe historiaj germanlingvaj landoj. Ĝi enhavis 25-30 g da arĝento, kaj sekve korespondis al la valoro de 14-17 denaroj. Ĝi estis unue produktita en Sankt Joachimsthal (nun: Jáchymov) en la Bohema Ercmontaro. Ĝis 1907 unu talero valoris 3 markojn.

La nomo interalie pluvivas en la oficialaj valutoj

supre: talero de Saksio-Altenburgo 1616 (malantaŭo), saksa talero "tri fratoj" de 1592 (malantaŭo)
meze: aŭstra duobla talero el Hall (antaŭo) 1635
sube: saksa talero de 1592 "tri fratoj" (antaŭo), usona kvarondolaro por komparo, aŭstra talero de Leopoldo la 1-a el Hall 1701 (antaŭo)

Talero estas monero kies memoro estis eternigita en filozofio, pro la uzo fare de Immanuel Kant kiel komparo kontraŭ la ontologia argumento (kiu celas pruvi ekziston de dio, dirante, ke imagita perfekteco (kredo je dio) ne eblus, se ne ekzistus reala perfekteco (do reala dio) kiel bazo de tiu populara ideo. Kant kontraŭdiris: "Hundert wirkliche Thaler enthalten nicht das Mindeste mehr, als hundert mögliche."(*) - "Cent veraj taleroj enhavas neniom pli ol cent eblaj taleroj. Per tio li celis esprimi, ke iu ideo povas reale ekzisti, tutegale ĉu la enhavo de la ideo reale ekzistas aŭ ne. La aserto, ke io ekzistas nenion aldonas al la koncepto de ĉi io. Laŭvorte: ""Sein" ist offenbar kein reales Prädicat, d. i. ein Begriff von irgend etwas, was zu dem Begriffe eines Dinges hinzukommen könne." ("Evidente ekzisto ne estas reala predikato, tio estas koncepto de io, kiu povus aldoniĝi al la koncepto de realaĵo.")
* Fonto: I. Kant, Zweites Buch der Transzendentalen Dialektik der Kritik der reinen Vernunft