Talina kantofestivalejo

Dum 1869 Johann Voldemar Jannsen establigis la estonian kantofestivalon, dum Estonio ankoraŭ estis provinco de la Rusia Imperio, kaj respondecis pri la komenciĝo de estona nacia vekiĝo. La festivalo iĝis tradicia, kaj restas grava nacia evento, ĉiun kvinan jaron dum julio.

"Lauluväljak" - la talina kantofestivalejo redakti

Dum la jaro 1959 inaŭguriĝis novaj konstruaĵoj por la tradiciaj kantofestivaloj: la festivalejo estone nomiĝas Lauluväljak. Inter la jaroj 1988 kaj 1990 estonianoj amase kunvenis ĉi-tie en la Lauluväljak por kanti patriotajn kantojn kiuj kune kun la kantaj protestoj en Latvio kaj Litovio iĝis la Kantanta Revolucio kiu ekmovis kaj fine faligis Sovetunion. Nuntempe, la Talina kantofestivalejo ankaŭ gastigas grandajn subĉielajn koncertojn de internaciaj steluloj, kaj la muzikan eventon de nuntempa danco, la "sundancan festivalon".

Eksteraj ligiloj redakti