Talisay (Cebu)
Talisay [talisaj] - tagaloge Lungsod ng Talisay - estas kvaraklasa urbego en Filipinoj, en provinco Cebuo. Talisay apartenas al Cebua urbaro. La loknomo estas prenita de la arbo (en:Terminalia catappa), kiu estas abunda ĉe la urbo.
Talisay | |||
---|---|---|---|
component city • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 6045 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 263 048 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 6 598 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 10° 15′ N, 123° 50′ O (mapo)10.25123.83333333333Koordinatoj: 10° 15′ N, 123° 50′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 108 m [+] | ||
Areo | 39,87 km² (3 987 ha) [+] | ||
Horzono | Norma Horzono de Filipinoj [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Talisay, Cebu [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- loĝantaro: 227 645 (2015)
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 6045
- telefonkodo: +63 (0)32
- Supermara alteco: 0- m
- Areo: 39,87 km²
Geografio redakti
Talisay kuŝas sur la orienta marbordo de la insulo [1]. Cebuurbo troviĝas nur 10, Mandaue 13, Lapu-Lapu 15, Manilo 572, Kezonurbo 576 kilometrojn (aere) [2].
Historio redakti
Talisay estis fondita en 1648 kiel biendomo posedata de la aŭgustenanoj. En 1849 ĝi estis transformita al municipo. Dum la usona kolonia periodo Talisay estis bazo de koloniaj militaj fortoj. La urbo estis okupita de la japanoj inter 1942 kaj 1945, tiam la komunumo estis unu el la centroj de la filipina rezista movado. Talisay akiris urban statuson en 2000.
Ekonomio redakti
Talisay estas grava centro por la produktado de eksplodaĵoj kaj menciindas la viglaj, pluraj, publikaj merkatoj, butikoj kaj aĉetejoj.
Religio redakti
Talisay havas romkatolikan plimultan loĝantaron kaj malplimultajn protestantajn kaj ne-kristanajn minoritatojn.
Trafiko redakti
Talisay estas ligita al Cebuurbo kun la marborda ŝoseo. En la urbego la motoroj kaj tricikloj faras grandan trafikon.
Klimato redakti
La klimato de Talisay estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas ĉirkaŭ 1600 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, nur inter februaro-aprilo falas pli malofta. La averaĝa jara temperaturo estas 28 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans
-
Lernejo en Talisay
-
Malgranda preĝejo en Talisay
-
Preĝejo Tereza el Avilo en Talisay