Tamás FALU [tamAŝ], hungare Falu Tamás, Esperante Tomaso Falu estis hungara verkisto kaj poeto.

Tamás Falu
Persona informo
Naskonomo Markbreiter Lajos
Naskiĝo 10-an de novembro 1881 (1881-11-10)
en Kiskunfélegyháza
Morto 13-an de julio 1977 (1977-07-13) (95-jaraĝa)
en Ócsa
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Profesio
Okupo poeto • juristoverkistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tamás Falu naskiĝis, kiel Balassa Lajos la 10-an de novembro 1881 en Kiskunfélegyháza. Li mortis la 13-an de julio 1977 en Ócsa.

Biografio redakti

Tamás Falu frekventis gimnazion en Kecskemét, universitaton en jura fako en Budapeŝto. Li komencis sian karieron en 1900, tiam aperis lia unua poemlibro. Li prenis pseŭdonimon Tamás Falu en 1911. Inter 1920-1935 li estis kunlaboranto de Nyugat. Li longe havis postenon en Ócsa, dume li verkadis kaj ĵurnaladis. Li estis membro de Societo Kisfaludy kaj membro de Societo Petőfi. En 1981 ekspozicio okazis en Kiskunfélegyháza pri la poeto.

Verkoj (selekto) redakti

Resume li eldonis 9 poemlibrojn kaj 10 romanojn.

  • Költemények (Poemoj), poemoj, 1900
  • Évek illata (Odoro de jaroj), poemoj, 1929
  • Kikötő (Haveno), poemoj, 1941
  • Téli kikötő (Vintra haveno), poemoj, 1967
  • Vidéki állomások kolejktitaj poemoj, 1974
  • Hajnali mise (Aŭrora meso), romano, 1905
  • Küszöb (Sojlo), romano, 1920
  • Tiszta víz (Pura akvo), romano, 1938

En Esperanto aperis redakti

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio