Tamás Faragó [tamAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Faragó Tamás estas hungara akvopilkisto (avanulo), olimpiano, olimpika kaj monda ĉampionoj, trejnisto.

Tamás Faragó
Tamás Faragó
Tamás Faragó
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1952 (1952-08-05) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akvopilkisto • akvopilka trejnisto
vdr
Memortabulo ankaŭ pri Tamás Faragó

Tamás Faragó[1] naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1952 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tamás Faragó akiris bestkuracistan diplomon en Veterinara Universitato de Budapeŝto en 1980, trejnistan diplomon en la sekva jaro en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Li edziĝis dufoje, la dua edzino naskis 3 geĝemelojn en 2001. Li ricevis premiojn inter 1975-2020.

Sporta kariero redakti

Tamás Faragó akvopilkadis en Budapeŝto inter 1965-1984, poste ĝis 1989 en Okcidenta Germanio kaj Italio. Li estis hungara ĉampiono naŭfoje (1975-1984) dum li estis membro de la nacia hungara teamo 258-foje inter 1970-1985. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1972 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kun arĝenta kaj ora medaloj, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 1973. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1989, poste li estis trejnisto en pluraj lokoj, ankaŭ eksterlande. En 1993 li malfermis akvopilkistan lernejon en Budapeŝto kune kun Gábor Csapó.

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en la Veterinara Universitato

Fontoj redakti

Referencoj redakti