Tamás Rávnay [tamAŝ rAvnai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rávnay Tamás estis hungara kuracisto, profesoro, dermatologo. Lia origina familia nomo estis Preininger ĝis 1939.

Tamás Rávnay
Persona informo
Naskiĝo 7-an de majo 1893 (1893-05-07)
en Ridjica
Morto 14-an de julio 1963 (1963-07-14) (70-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo akademiulo • dermatologo
vdr

Tamás Rávnay [1] naskiĝis la 7-an de majo 1893 en Hungara reĝlando en Rigyicza (nuntempa Ridjica en Serbio). Li mortis la 14-an de julio 1963 en Szeged.

Biografio redakti

Tamás Rávnay frekventis jezuitan gimnazion en Kalocsa, poste li akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1920, sed pli frue li estis armea kuracisto en la 1-a mondmilito. Post siaj studoj li laboris jaron en kliniko en Budapeŝto apud Lajos Nékám (1868), poste en kliniko de Debrecen 2 jardekojn apud Ede Neuber. En 1922 li edziĝis baldaŭ havanta 2 gefilojn. En 1928 li estis nomumita privata profesoro en Universitato István Tisza, en 1932 titulara eksterordinara profesoro, en 1938 katedrestro kaj klinikestro. Ekde 1940 li instruis en Szeged kiel katedrestro. En 1952 li kandidatiĝis. Li estis rektoro ekde 1962 ĝis sia abrupta morto.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Pyodesmák (1957)

Fontoj redakti