Tamás Vécsey

hungara advokato, politikisto

Tamás Vécsey [tamAŝ vEĉei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vécsey Tamás estis hungara juristo, politikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1881, ordinara en 1889, honora en 1911) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo estis hernád-vécsei.

Tamás Vécsey
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1839 (1839-02-24)
en Szikszó
Morto 14-an de aprilo 1912 (1912-04-14) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Tamás Vécsey
Okupo
Okupo politikistojuristoinstruisto
vdr

Tamás Vécsey [1] naskiĝis la 24-an de februaro 1839 en Szikszó. Li mortis la 14-an de aprilo 1912 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tamás Vécsey frekventis universitaton en Pest (urbo) inter 1856-1860. Post 2 jaroj li akiris diplomon, ekinstruis en la universitato, krome li advokatiĝis. Inter 1864-1874 li instruis en Luterana Jura Akademio (Eperjes). Reveninta al Budapeŝto li iĝis publika ordinara profesoro. Li estis elektita dufoje dekano, en la studjaro 1901 rektoro. Li politikadis en la parlamento inter 1869-1881, krome li havis funkciojn en la luterana eklezio. Li okupiĝis precipe pri la romia juro.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Római jogtan (1867, 1868)
  • Római családi jog (1875)
  • A római jog külső története és institutiói (1886, la sepa eldono en 1907)
  • Széchenyi és a magyar magánjog (István Széchenyi kaj la hungara privata juro), (1895)
  • Exegeticum. Válogatott helyek a Digestákból magyarázatokkal (1905)

Fontoj redakti