Tamburfelo estas tegaĵo sur la kaldronoj de tamburoj. Tamburfelo de frapinstrumentaroj konsistas el plaso kaj metalringo.

Tamburfelo muntita sur tamburo

Ekzistas multeco da versioj, ekz. unutavolaj tamburfeloj, kiuj generas helan, malferman sonon, dutavolajn tamburfeloj, kiuj generas aparte fortikan, pli malhelan sonon. Ĉi lastajn ĉefe uzas rokmuzikistoj. Ankaŭ estas ŝatataj unutavolaj kaj tegitaj (malglataj) feloj: Tiujn plejparte ŝatas ĵazaj frapinstrumentistoj. La plej multaj knartamburoj estas produktataj kun tegitaj feloj.

Tamburfeloj ekzistas en grandoj ekde 6" ĝis 36", je kio la grandoj 6" ĝis proks. 18" ĉefe estas uzataj por la tamoj. Por la bastamburo oni uzas felojn ekde 18".

Oni distingas je la tamburfeloj inter la tiel nomataj frapofeloj kaj la resonancfeloj. Resonancfeloj kutime estas pli maldikaj ol frapfeloj.

Ekzistas nuntempe pluraj firmaoj, kiuj produktas tamburfelojn. Al la ĉefaj apartenas la firmaoj Remo kaj Evans.

Eksteraj ligiloj redakti