En geometrio tanĝanto estas rekto kiu tuŝas kurbon en iu punkto, kaj trapasas tiun punkton samdirekte kiel la kurbo; tanĝanto estas la plej bone alproksimiĝo de rekto al la kurbo ĉe tiu punkto. La kurbo tie havas la saman inklinon kiel la tanĝanto. Oni diras ke tanĝanto estas tanĝa al la kurbo (aŭ tanĝas la kurbon).

Nigra kurbo kaj ruĝa tanĝanto

En la grava kazo kiam la kurbo estas cirklo, oni povas difini la tanĝanton kiel iun rektan linion, kiu tuŝas la cirklon precize unufoje. Tamen tiu difino ne funkcias por ĝeneralaj kurboj, ĉar unuflanke eblas ke ne-tanĝanta linio tuŝas kurbon nur unufoje, kaj aliflanke eblas ke tanĝanto tuŝas kurbon dufoje, kiel montras jena ekzemplo

Vidu ankaŭ redakti