Tanĝero-Tetuano (arabe طنجة تطوان, france Tangier-Tétouan) estas unu de la 16 regionoj kiujn organizas Maroko. La ĉefurbo estas Tanĝero.

Tanĝero-Tetuano
Regiono
former region of Morocco [+]

LandoMaroko

ĈefurboTanĝero
- koordinatoj36° N, 6° U (mapo)35.766666666667-5.8Koordinatoj: 36° N, 6° U (mapo)
Areo11 570 km² (1 157 000 ha) [+]


ISO 3166-2MA-01

Tanĝero-Tetuano (Tero)
Tanĝero-Tetuano (Tero)

Tanĝero-Tetuano (Maroko)
Tanĝero-Tetuano (Maroko)
DEC
Tanĝero-Tetuano
Tanĝero-Tetuano

Map
Tanĝero-Tetuano
Vikimedia Komunejo:  Tangier-Tétouan [+]
vdr
Regiono de Tanĝero-Tetuano.
Panoramo de la urbo de Ĉaŭen.

La regiono situas norde de la lando kaj estas tuŝata de la Atlantiko kaj de la Mediteranea Maro. Sude ĝi limas kun la regionoj de Garb-Chrarda-Beni Hsen kaj de Taza-Al Hoceima-Taunate. Norde ĝi fars limon kun la hispana urbo de Ceŭto.

Historio redakti

La unuaj homaj setlejoj okazis en la paleolitiko, kaj estas scio, ke la loĝantoj de tiu regiono rilatis kun aliaj popoloj de la Mediteraneo. La geografia situo de la regiono ĉe la Ĝibraltara Markolo kaj inter ambaŭ maroj igis ĝin ege strategia kaj dum militoj kaj dum paco.

Dum la antikveco estis jam urboj en la regiono, kaj la nunaj urboj grandparte estas heredantoj de tiuj. Ekzemple Tanĝero antikva Tingis, Arcila (Zilil), Laraŝo (Lixus) aŭ Tetuano (Tamuda). La granda escepto estas Ĉaŭen, urbo pli malfrua kiu naskiĝis de rura kaj montara medio pro politikaj kaj religiaj faktoroj kaj disvolvigita danke al la influo de al-andaluzoj.

La medinoj de la urboj de Tanĝero-Tetuano prezentas grandan intereson kiel konsekvenco de historia heredo influita de gravaj civilizoj kiaj Al-Andalus, TurkioPortugalio. Same kiel ĉiuj historiaj urboj de Maroko, la urboj de la provinco dividiĝas en la Medino kun la Kasba kaj la moderna urbo. La unua troviĝas ene de la limoj de la muregoj, dum la dua disvolviĝis ekster la defendaj muregoj. La moderna urbo ekdisvolviĝis dum la epoko de la hispania protektorato (1912-1956) kaj la internacia reĝimo ĉe Tanĝero. La plejparto de gravaj urboj en tiu provinco estis dekomence havenurboj.[1]

Demografio redakti

Laŭ la ĝenerala censo de populacio de 1994, la loĝantaro de la regiono estas ĉirkaŭkalkulata en 2,04 milionoj de loĝantoj,[2] kio reprezentas 8 % de la totala populacio de Maroko. En 2010 oni supozas, ke ĝi estos 2,8 milionoj de loĝantoj el kiuj 86% estos urbaj.

Demografia evoluo
1994 2004 2007
2 036 032 2 470 372 2 602 108
1994, 2004 : censo ; 2007 : kalkulo.

Klimato redakti

La klimato havas la ĝeneralajn trajtojn de la mediteranea klimato, sed ŝanĝas ĝin la latitudo, alteco kaj marbordo, tiele temas pri la regionopli pluva en Maroko (+ 1.000 mm).

Ekonomio redakti

La ĉefa ekonomia agado estas agrikulturo, brutobredado, forstado kaj fiŝkaptado, tio estas la unuaranga sektoro kun 43,5% sekve de la komerco (14,4%) kaj la industrio kaj manfarado (13,7%). Tamen industrio kaj komerco pligraviĝas enorme kompare kun aliaj regionoj de la lando danke al plibonigo de la reto de aŭtoŝoseoj, la konstruo de la haveno Tanĝero Med kaj la havenaj zonoj.

Administra divido redakti

La regiono estas organizata en du vilajoj: tiu de Tanĝero-Arcila kun la prefekturo de Fahs-Bni Mkada kaj la vilajo de Tetuano kun la prefekturo de Tetuano kaj la provincoj de Ĉaŭen kaj Laraŝo.

Referencoj redakti

  1. Bienvenidos a Turismo de Tánger-Tetuán[rompita ligilo] 04-10-2008, hispana
  2. Maroko laŭ World Gazetteer. Arkivita el la originalo je 2012-01-12. Alirita 2009-07-12.