Tanja Grotter

Tanja Grotter (ruse: Та́ня Гро́ттер /тэ/) estas la ina protagonisto de rusa serio de libro de Dmitrij Jemec (Дмитрий Емец). Jemec priskribas la libron kiel "kulturan reprodukton" de la serio pri Harry Potter de J. K. Rowling, ĉar li adaptis la historion al la rusa nuntempo.

Tanja Grotter
romanserio • parodioj pri Harry Potter
Kreita de Dmitrij Jemec
Verko romanserio Tanja Grotter
En TTT Oficiala retejo
Informoj
Reala nomo
Sekso ina
Povoj magio
Malamikoj Ĉuma-del-Tort
vdr

La verko atingis sukceson en Rusio (vendiĝs milionoj da libro) kaj aperis kiel konkuranto al Harry Potter. Tiel nederlanda juĝaro malpermesis publikadon de nederlanda traduko en 2003 pro plagiato-suspekto, sed oni aperigis ĝin fine en Belgio, de kie la libroj tamen eniris Nederlandon.

Traduko al la angla ne estas havebla, pro la rompo de la kopirajto pri Harry Potter.

Similaĵoj:

  • la rusa ĉefrolulino flugas sur grandviolono, Potter sur balailo
  • Samkiel Harry, ankaŭ Tanja estas orfo (la gepatroj supozite mortis en akcidento, sed vere estis mortigitaj de la maliculo de la serio)
  • Samkiel Harry, Tanja portas rimarkindan cikatron vizaĝe
  • Samkiel Harry, Tanja ne scias pri la propraj magiaj fortoj
  • Samkiel Harry, Tanja estas surprize invitita al sekreta magiista lernejo (Hogwarts por Harry, Tibidoĥs por Tanja) kaj eklernas pri la magia mondo
  • kaj pluraj pliaj similecoj, kiuj estis listigataj en la nederlanda pri-plagiata proceso.

Malsimilaĵoj:

  • baza medio por la rusa versio estas la Puŝkina fabelmondo kaj aliaj estaĵoj: rolantoj de la greka mitologio, afganaj ĝinoj (Baba Jaga), herooj de la rusaj fabeloj.
  • penetro de la politiko:
    • la sendependan rusan magilernejon volas ĉesigi la karieristoj (rusdevenaj, negativaj) de la magia monda centro. Ili petas helpon de la granda usona magiisto oĉjo Sem. Oĉjo Sem tiam sendas flugtapiŝan gruparon por solvi la problemon.
    • la robota piloto de la alta sorĉistino estas la origita kranio de la usona piloto depafita super Serbio.
    • Oĉjo de Potter estas fabrika oficisto; oĉjo de Tanja estas novriĉulo, imposta trompisto, kiu elektiĝas ĉefvampiro kaj tuj ĉesigas la sangomankon per materiala instigo (per ruĝa vino kaj manĝaĵoj).

La nederlanda juĝproceso okazis post aperigo de la 5-a volumo. La venĝo de Jemec estis: li aperigis la akuzintojn en la sekva libro.

Kiam la alter ego de Harry Potter, Gurij Pupper alvenas la rusan teron kiel elstara sportisto, sur lia frunto troviĝas cikatro, kopirajtsimila. Oni povas vidi eĉ sur listo de la novaj magifrazoj multajn ©-signojn. Sur la sceno aperas la advokatoj kun vespertflugila talaro. Ili forrabas Gurij, kiu ekamis Tanja-on je ordeno de la apoga onklino, kies nomon oni ne povas elparoli, ĉar tiun protektas kopirajto same kiel la cikatrojn, verukojn, nevusojn, (denaskajn makulojn), furunkulojn.

Oni povas juĝe protekti la libron, ke oni nomas ĝin parodio, adapto al alia kulturmedio, kion la originala aŭtoro ne povus verki.

Eksteraj ligiloj redakti