Tanko-kaptilo en la Malnova Urbo

Eksplodo de tanko-kaptilo en la Malnova Urboeksplodo de akirita de la varsoviaj insurekcianoj germana speciala veturilo Borgward IV, kio okazis la 13-an de aŭgusto 1944 ĉe la strato Jan Kiliński en la varsovia Malnova Urbo.

Rezulte de la eksplodo de preskaŭ duontuna ŝarĝo, verŝajne intence malfruigata de germanaj nazioj, pereis pli ol 300 insurekcianoj kaj civiluloj, kiuj amase venis admiri gajnitan veturilon. La evento transiris al la historio kiel "eksplodo de tanko-kaptilo" kaj estas konsiderata kiel unu el la plej tragikaj epizodoj en la defendo de la Malnova Urbo kaj simbolo de la germana bestieco. Korpopartoj de disŝiritaj homoj pendis eĉ de balkonoj sur najbaraj stratoj.

Eksplodo redakti

Witold Pilecki asertis, ke germanoj intence ŝanĝis la veturilon en kaptilon, pri kio atestas la fakto, ke ne detruis ĝin tuj per fajro de siaj kanonoj, post kiam estis akirita de la ribelantoj, sed permesis forkonduki ĝin, kie post rompo de la germana pripafo kolektiĝis multe da personoj.

Memoro redakti

Tuj post la tragedio poeto de la dua mondmilito Tadeusz Gajcy dediĉis al ĝi pintum-verson.

Post la dua mondmilito ĉe la strato Jan Kiliński 3 oni fiksis memortabulon kun la jena enhavo: La loko sanktigita de la sango de 500 insurekcianoj kaj loĝantoj de la Malnova Urbo mortfalintaj la 13-an de aŭgusto 1944 pro eksplodo de tanko kun perfide lokigita eksplodmaterialo.

La eksplodo ĉe la str. Kiliński estas kulmina punkto de la libro de Jarosław Marek Rymkiewicz — "Kinderszenen".

La 13-an de aŭgusto 2010 okazis sur la Kastela Placo en Varsovio premiero de mallongdaŭra filmo La 13-an de aŭgusto '44, (scenaro kaj reĝisorado Małgorzata Brama) dediĉita al la tragedio.

La eksplodon priskribis ankaŭ usona ĵurnalistino Rita Cosby en la libro titolita Quiet Hero: Secrets From My Father's Past pri travivaĵoj de ŝia patro Ryszard Kossobudzki, en 1944 soldato de Pola Enlanda Armeo, kiu travivis la eksplodon.

De 1992 la datreveno de la eksplodo estas celebrata kiel Memor-Tago de la Malnova Urbo kaj integra parto de ĉiujaraj solenaĵoj de la ribelo de Varsovio.

Literaturo redakti

  • Łukasz Mieszkowski, Tajemnicza rana. Mit czołgu-pułapki w powstaniu warszawskim (Mistera vundo. Mito de tanko-kaptilo en la Varsovia ribelo), W.A.B., 2014, ISBN 978-83-280-0997-4