Tannhäuser, mezaltgermane Tanhûser (mortis post la jaro 1265), estis germana trobadoro kaj poeto. Liaj ekzaktaj vivodatoj ne estas konataj, sed indikoj pri historie pruvitaj eventoj en liaj lirikaĵoj supozigas ke li verkis inter la jaroj 1245 kaj 1265.

Tannhäuser
Der Tannhäuser en la granda mezepoka kanta manuskripto Codex Manesse, ĉirkaŭ la jaro 1300
Der Tannhäuser en la granda mezepoka kanta manuskripto Codex Manesse, ĉirkaŭ la jaro 1300
Persona informo
Naskiĝo 13-a jarcento
Morto 13-a jarcento
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo poeto • komponistoverkisto • Minnesänger vd
Laborkampo kantadomuzikomezepoka muzikoMezepoka literaturopoezio • courtly culture vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Pri lia biografio malmulto estas konata. Ekzistas historia kastelo Tannhausen apud la urbo Neumarkt in der Oberpfalz en Bavario, sed ligo al tiu kastelo ne estas pruvigebla. Kontraste ekzistas fortaj indikoj, ke li venis el la familio de la historia nobela dinastio Thannhausen, kies familia sidejo daŭre estas la komunumo Tannhausen proksime de Ellwangen, Dinkelsbühl kaj Nördlingen en sudokcidenta Germanio. Tannhäuser estis migranta profesia trobadoro kaj poeto. Dum iom da tempo li laboris ĉe la korto de duko Frederiko la 2-a de Aŭstrio. En la granda mezepoka kanta manuskripto Codex Manesse li estas bildigita en la vestaro de la ordeno de germanaj kavaliroj.

Verkoj redakti

La poeziaj verkoj de la trobadoro estis romantikaj kantoj, sed ankaŭ danca muziko por kaj nobeloj kaj simplaj civitanoj. Iuj el liaj tekstoj parodias pri la tre serioza kavalira poezio, ironie parodias proprajn verkojn kaj enhavas intence provokajn strofojn de diboĉantaj junaj viroj, kiuj memorigas al germanlingvaj provokaj studentaj kantoj de la 19-a jarcento. La kantoj de Tannhäuser temas pri aventuroj, legendoj kaj herooj, enhavas multe da ŝajne klera sensencaĵo kaj fantazioplenaj neologismoj.

Legendo redakti

Meze de la 15-a jarcento ekestis legendo pri la trobadoro, kiu inspiriĝis fare de unu el liaj kantoj, sed krome ne havis historian rilaton al lia vivo: Laŭ la legendo la kavaliro serĉas senŝuldigon post restado sur la "Venusa Monto" dediĉita al eterna erotika ĝuo, kaj pilgrimas al Romo por pentofaro ĉe la papo Urbano la 5-a. La papo tamen ne absolvas la pentanton: Samkiel la papa bastono ne povus rekreskigi foliojn, tiel la kavaliro ne povus esperi pri la pardono de la kristana dio. La kavaliro triste revenas al la Venusa Monto apud la urbo Eisenach en Turingio – la novaĵo, ke la papa bastono jes ja post lia forveturo el Romo mirinde komencas rekreskigi foliojn, ne plu atingas lin.

La legenda balado unuafoje dum la 1515 publikiĝas en presita libro kaj iĝas tre populara. Aparte dum la romantika 19-a jarcento pluraj verkistoj kreas verkojn surbaze de la historio. La legenda mito fine ankaŭ al la Richard Wagner liveris la materialon por la romantika opero Tannhäuser kaj la kantista milito sur la kastelo Wartburg, kiu premieris dum la jaro 1845.

Rete alireblaj verkoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti