Tao Ngoc Tu (en vjetnama: Tào Ngọc Tú) estas vjetnama entreprenisto kun pola civitaneco de dekkelkaj jaroj kiu troviĝas sur la listo de 100 La Plej Riĉaj Poloj de la semajn-revuo "Wprost". Li finis la Teknikan Universitaton en Gdansko, favora por la lingvo Esperanto.

Li estas posednto de kompanio Tan-Viet International (la plej granda en Pollando kiel importisto kaj distribuanto de produktoj de la Ekstrema Oriento). La firmao estis establita en la jaro 1990 en la vilaĝo Łęgowo apud Gdansko.[1] En la jaro 2010 li ekestis sur la listo de la 100 La Plej Riĉaj Poloj de la semajn-revuo Wprost sur la 93-a loko kun kapitalo 170 milionoj da zlotoj.[2]

Loko sur la listo de la plej riĉaj poloj laŭ revuo Wprost redakti

  • 2010 j. - 93-a loko (170 milionoj da zl.)
  • 2009 j. - 93-a loko (200 milionoj da zl.)[3]

Tao Ngoc Tu kaj Esperanto redakti

 

En la jaro 2013 okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto li kunhelpis eldoni grandan trilingvan vortaron ESP-ANG-POLAN: 1. ESP-ANG-POL (2-voluma, ISBN 978-83-940094-1-0) 2. ANG-ESP (2-voluma, ISBN 978-83-940094-2-7) 3. POL-ESP (1-voluma, ISBN 978-83-940094-3-4) 4. ESP-ANG-POL-KAŜUBA Mini-FRAZARO (sume ĉirkaŭ 1940 paĝa) de pola esperantisto Eduardo Kozyra (kiu estas la redaktoro kaj kompilanto de la supre menciita 5-voluma vortaro kaj 4-lingva Mini-frazaro)([4]).

Notoj redakti

Referencoj redakti