Tarĥankuta duoninsulo

Tarĥankuta duoninsulo (ruse Тарханкутский полуостров, ukraine Тарханкутський півострів, krime-tatare Tarhanqut yarımadası) estas la okcidenta elstaraĵo de la Krimea duoninsulo. Ĝi estas ĉirkaŭata de la Nigra maro. Foje oni nomas la duoninsulon simple Tarĥankuto, sed tiun nomon havas ankaŭ unu el la kaboj ĉe la plej okcidenta parto de la duoninsulo.

Tarĥankuta duoninsulo
duoninsulo [+]

LandoUkrainio
Koordinatoj45° 25′ 0″ N, 32° 40′ 0″ O (mapo)45.4166666732.66666667Koordinatoj: 45° 25′ 0″ N, 32° 40′ 0″ O (mapo)


Tarĥankuta duoninsulo (Ukrainio)
Tarĥankuta duoninsulo (Ukrainio)
DEC
Tarĥankuta duoninsulo
Tarĥankuta duoninsulo

Map
Tarĥankuta duoninsulo
Vikimedia Komunejo:  Tarkhankut Peninsula [+]
vdr
La abruptaj bordoj de la Tarĥankuta duoninsulo

La nomo de la duoninsulo venas el la krime-tatara lingvo: la vorto-parto Tarĥan signifas "teritorio, liberigita de impostoj" (inter la 15a kaj 18a jarcentoj la okcidenta parto de Krimeo estis imposto-libera teritorio). La etimologion de la finaĵo "-kut" oni foje klarigas per la ukraina vorto кут, kiu signifas "angulo".

Geografio redakti

La duoninsulo havas la areon de 1 550 km2. Ĝia plej okcidenta punkto (kaj ankaŭ de tuta Krimeo) estas la kabo Pribojnij (antaŭ la jaro 1953 ĝi nomiĝis Karamrun, kio tradukite el la krime-tatara signifas "nigra kabo"). Proksime al Pribojnij-kabo troviĝas ankaŭ la kabo Tarĥankuto.

La pli grandan parton de la Tarĥankuta duoninsulo okupas la Tarĥankuta ebenaĵo (maksimumaj altoj atingas 179 metrojn super la mar-nivelo), formita plejparte de kalkoŝtonoj. La bordoj estas plejparte abruptaj, sed troveblas ankaŭ sablaj plaĝoj. Riveroj mankas; en malaltaĵoj foje troveblas salakvaj lagetoj. Ĉe la suda parto de la duoninsulo troviĝas relative granda golfo Donuzlavo.

La kreskaĵaro estas stepa, foje troveblas arbetaroj. Grandaj areoj estas uzataj por agrikulturo.

Loĝantaro redakti

La Tarĥankuta duoninsulo estas relative maldense loĝata (kompare al aliaj partoj de Krimeo). La ĉefa loĝloko de la duoninsulo estas la urbotipa loĝloko Ĉernomorsko.

Vidindaĵoj redakti

Sur la duoninsulo konserviĝis la restaĵoj de helena loĝloko Kalos-Limen; multas skitaj tomboj. La marbordo de la plej okcidenta parto de la duoninsulo (ĉe la kabo Tarĥankut) estas populara ripoz-loko pro ĝiaj pentrindaj rokoj kaj belaj krekoj (ĉi tie estis filmitaj kelkaj popularaj sovetiaj filmoj).

Esperanto-aranĝoj redakti

Somere 2008 sur la duoninsulo ĉe la vilaĝo Olenjovka estis organizita la internacia E-aranĝo IET ("Internaciaj Esperanto-tagnoktoj")[1].

Notoj redakti

  1. Oficiala paĝaro de IET[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj redakti