Tarancón estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Tarancón
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16400
Retpaĝaro Municipo de Tarancón
Politiko
Urbestro María Jesús Bonilla (PP)
Demografio
Loĝantaro 15 841  (2011)
Loĝdenso 153 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 1′ N, 3° 1′ U (mapo)40.0086075-3.0102243Koordinatoj: 40° 1′ N, 3° 1′ U (mapo) [+]
Alto 800 m [+]
Areo 106,84 km² (10 684 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Tarancón (Provinco Kvenko)
Tarancón (Provinco Kvenko)
DEC
Tarancón
Tarancón
Situo de Tarancón
Tarancón (Hispanio)
Tarancón (Hispanio)
DEC
Tarancón
Tarancón
Situo de Tarancón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tarancón [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas taranconero. La censita populacio en 2011 estis de 15.841 loĝantoj kaj la denseco estas de 148,27 loĝ/km².

Situo redakti

Tarancón estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Manĉo en la sudokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 802 m; je 85 km el Kvenko, provinca ĉefurbo, je 78 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo, kaj je 284 km el Valencio, alia grava urbo. La areo de ties teritorio estas de 106.84 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°00′ N 3°00′ Ok.

Limas norde kun Belinchón, nordoriente kun Huelves, oriente kun Tribaldos kaj Villarrubio, sude kun Fuente de Pedro Naharro, ĉiuj de la provinco Kvenko; kaj okcidente kun Santa Cruz de la Zarza, de la provinco Toledo.

Historio redakti

 
Ĉefa retablo de la Preĝejo Ĉieliro.

La unuaj setlantoj de la loko estis keltiberoj, kiuj setlis en la nuna kvartalo El Castillejo. Poste venis romianoj, el kiuj troviĝis restoj ege signifaj kiaj la romia ponto super la rivero Riánsares, ĉe la herbejo de la ermitejo.

La municipo apartenis al la provinco Toledo ĝis la reformo fare de Javier de Burgos en 1833, laŭ kiu ĝi aliĝis al la provinco Kvenko.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Monumentoj redakti

  • Preĝejo Ĉieliro, kun impresa retablo de stilo plateresko.
  • Aliaj preĝejoj kaj ermitejoj, du palacoj ktp.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti