Tarantulo estas araneo, kiu apartenas al la familio Theraphosidae nome Terafosedoj. Ĉirkaŭ 900 alispeciaj araneoj apartenas al ĉi tiu grupo. Ofte aliaj specioj de araneoj, kiuj ne apartenas al ĉi tiu grupo, ankaŭ ni kutime nomas "tarantulojn". Tarantuloj vivas en ĉiuj kontinentoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tarantulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Subregno: Eŭmatazooj Eŭmetazoa
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Araneoidoj Arachnida
Ordo: Araneoj Araneae
Subordo: Migalomorfuloj Mygalomorphae
Familio: Terafosedoj Theraphosidae
Thorell, 1870
  • Acanthopelminae
  • Aviculariinae
  • Eumenophorinae
  • Harpactirinae
  • Ischnocolinae
  • Ornithoctoninae
  • Poecilotheriinae
  • Selenocosmiinae
  • Selenogyrinae
  • Spelopeminae (?)
  • Stromatopelminae
  • Theraphosinae
  • Thrigmopoeinae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tarantuloj estas karakterizataj per la fakto ke ili havas piedojn kun du kroĉiloj, kiuj permesas al ili grimpi sur vertikalaj surfacoj. Ili ĝenerale havas longajn krurojn. Tarantuloj povas vivi multajn jarojn. La plejmulto da specioj estas plenkreska inter du kaj kvin jaroj, sed iuj specioj estas plene maturaj nur post dek jaroj. La plenkreska vira araneo pluvivas nur unu aŭ unu jaron kaj duono, sed la ino vivas multe pli longe. Estas kazoj de inoj, kiuj vivis tridek aŭ eĉ kvardek jarojn, kaj travivis ĝis du jaroj kaj duono nur trinkante akvon, sen manĝaĵoj.

Neniu el la veraj tarantuloj havas venenon, kia estas serioze danĝera al homoj, tamen ili havas tre malbonan reputacion, verŝajne pro sia timiga aspekto. Ilia grandeco varias laŭ la specio, kaj la plej granda specio de tarantulo estas verŝajne la "bird-manĝanta Goliato" el Brazilo kaj Venezuelo, kies etenditaj kruroj povas atingi tridek centimetrojn.

Tarantuloj estas noktaj predantoj, kaj ili mortigas siajn viktimojn per sia veneno. Kelkaj tarantuloj ankaŭ havas korpon kovritan de pikaj haroj. Ili povas uzi tiujn harojn kiel protekton, ĵetante ilin kontraŭ malamikoj. Ĉi tiuj bestoj vivas solaj kaj estas pretaj ataki kaj manĝi aliajn araneojn de la sama specio.


Bildaro redakti