Tariq AZIZ (kelkfoje Tareq Aziz) (naskiĝis la 28-an de aprilo 1936, mortis la 5-an de junio 2015) estis ministro pri eksteraj aferoj (19791991) kaj vic-ĉefministro (1979- 2003) de Irako. Dum jardekoj li estis intima konsilanto al Saddam Hussein.

Tariq Aziz
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1936 (1936-04-28)
en Tel Keppe
Morto 5-an de junio 2015 (2015-06-05) (79-jaraĝa)
en Nasirija
Mortokialo korinfarkto
Tombo Madabo
Lingvoj arabaangla
Ŝtataneco Irako
Alma mater Universitato de Bagdado
Okupo
Okupo politikistodiplomatoĵurnalisto
vdr

Aziz naskiĝis en 1936 en la urbo Mosul en norda Irako. Li studis la anglan lingvon ĉe la Kolegio de Belaj Artoj en Bagdado kaj poste laboris kiel ĵurnalisto antaŭ ol li aliĝis al la politika partio Ba’ath.

Li estis la sola kristano (katolika) en la estraro de Irako. Li antaŭe nomiĝis Michael Yuhanna sed ŝanĝis sian nomon al Tariq Aziz – tio signifas "gloran estontecon".

La 19-an de marto 2003 oni raportis ke Aziz estis mortpafita dum vojaĝo al la kurda regiono de Irako. Aziz pruvis tre rapide ke la novaĵo estis malveraĵo ĉar li mem aperis ĉe konferenco de ĵurnalistoj por montri ke li ankoraŭ vivis.

Post la konkero de Bagdado li estis numero 42 el 55 en la listo de la plej serĉataj irakanoj. Aziz kapitulacis al la usona armeo la 24-an de aprilo 2003. Antaŭ la milito Aziz asertis, ke li preferus morti ol esti kaptita.

En marto 2007 li estis intervjuita de Al-Ĝazira [1], en kiu li denove kulpigas Iranon pro la Kemia atako kontraŭ Ĥalabĝo, tamen sen doni ne jam refutitajn argumentojn. Laŭ informoj de irakaj instancoj, Tareq Aziz estos akuzita pro sia rolo dum la sanga subpremo de la ŝijaista ribelo en 1991.

En tria juĝproceso kontraŭ li, speciala tribunalo juĝis lin la 26-an de oktobro 2010 je murdo (pendigo).

Fontoj redakti

  1. Aziz blames Iran for Kurd gassing (Aljazeera.net, 5 Marto 2007)