Por aliaj uzoj de la termino, vidu Taroko.

Tri kartoj de taroko Visconti-Sforza, pentrita de Bonifacia Bembo en la 15-a jarcento: la Aso de Pokaloj, la Reĝino de Moneroj kaj la Kavaliro de Stangoj.
Kartaro de la taroko Visconti-Sforza, pentrita de Bonifacia Bembo en la 15-a jarcento.

La Taroko estas kartaro kiu, krom esti uzata por ludo, estas uzata ofte kiel pero de “aŭgurado” de la pasinteco, de la nuna situacio de la konsultanto kaj foje de la estonteco. Tial ĝi konsistigas per si mem kartan aŭguradon aŭ “kartlegadon”.

Ĝiaj originoj estas eble plej frue en la 14-a jarcento. Kelkaj aŭtoroj asertas, ke ĝia deveno situas antaŭ tiu dato sed ankoraŭ mankas pruvoj pri tiu aserto. Ĉi tiu artikolo priskribas nur la kartaron, ne ties uzojn.

Historio redakti

Rilato de la Taroko kun la ordinaraj kartaroj redakti

Ĉi tiu rilato restas malmulte dokumentita. La ordinaraj kartaroj aperis unuafoje en la kristana Eŭropo, en la regnoj de la Ibera duoninsulo (tre probable alportitaj de la araboj de Oriento). La Konsilantaro de Cento malpermesis la kartludojn en la jaro 1310 en Barcelono[1], dato pruvanta la unuan konite registritan evidenton pri la ekzisto de la kartaro.

La unuaj fontindikoj de Eŭropo priskribas kartaron el 56 ordinaraj kartoj (1 ĝis 10 en la numeraj kartoj kaj 4 figuroj), kiel la moderna kartaro sen ĵokero.[2] La kartaro konsistas el aroj komune nomitaj emblemoj. La kvar emblemoj estas: sabroj, stangoj, pokaloj kaj moneroj. Tiuj desegnoj evoluis rapide al la bazaj latinaj emblemoj: spadoj, stangoj, pokaloj kaj oroj, kiuj estas ankoraŭ uzataj en la tradiciaj hispanaj kaj italaj kartaroj.[3] Ekde 1377 okazis kun iom da certeco la abunda disvastiĝo de la kartaro en Eŭropo.

La kartoj de triumfoj redakti

 
Triumfo "La Geamantoj" de la kartaro Cary-Yale.

La kartoj, kiuj poste karakterizis la tarokon, ŝajne disvolviĝis pli-malpli 40 jarojn poste, kaj ili estas menciitaj en la postrestanta teksto de Martiano da Tortona.[4] Oni kredas, ke Martiano verkis ĝin inter 1418 kaj 1425, ĉar en 1418 lia pentristo Michelino da Besozzo returnis al Milano kaj Martiano forpasis en 1425. Oni ne povas pruvi, ke la tarokaj kartoj ekzistis antaŭ tiu dato sed tio ŝajnas malprobabla pro tio, ke la teksto de Martiano estis verkita almenaŭ dekkvin jarojn antaŭe de aliaj dokumentoj.

La kartaro de Taroko priskribita de Martiano povas esti konsiderita precedenco de la kartaro konita hodiaŭ, ĉar ĝi malsamas de la aliaj en kelkaj aspektoj. Ekzemple, la kartaro havis nur 16 triumfojn (gravajn senemblemajn kartojn), ties figuroj ne estis identaj kun la ordinaraj kartaroj de taroko (ĝi enhavas figurojn de dioj de la helena mitologio) kaj la emblemoj ne estas la komunaj hispanaj emblemoj sed kvar specoj de birdoj.

Kio rilatigas la kartaron de Martiano al la tarokaj kartaroj estas tio, ke tiuj 16 kartoj estis konsideritaj kiel triumfoj en la ludkarto; proksimume 25 jarojn poste, Jacopo Antonio Marcello nomis ilin ludus triumphorum aŭ “ludo de triumfoj”. La letera korespondaĵo, kie Marcello uzis tiun terminon, estis dokumentita kaj tradukita en la interreto.[4]

La sekvantaj dokumentoj, kiuj ŝajnas konfirmi la ekziston de io simila al la kartaro de taroko estas la du kartaroj de Milano (la Brera-Brambrilla kartaro kaj la Tarocchi Cary-Yale kartaro) — ekzistantaj sed nekompletaj— kaj tri dokumentoj, ĉiuj de la Juĝejo de Ferrara, Italio. Ne eblas atribui precizan daton por la kartaroj sed oni konjektas, ke ili estis faritaj ĉirkaŭ la jaro 1440. La tri dokumentoj havas la daton 1-an de januaro de 1441 ĝis julio de 1442, kun la vorto trionfi registrita unuafoje en februaro de 1442. La dokumento de januaro de 1441, kie aperas la vorto trionfi, estas rigardata kiel malmulte fidinda; tamen la fakto, ke la sama pentristo, Sagramoro, estis dungita de la sama mastro, Leonello d´Este, kiel en la dokumento de februaro de 1442, indikas, ke ĝi estas almenaŭ probabla ekzemplero de la sama tipo de kartaro. Poste de 1442 pasas sep jaroj sen iu ajn ekzemplo el simila materialo, kio ebligas konjekti, ke pli granda disvastiĝo ne okazis en tiuj jaroj.

La ludo verŝajne gajnis gravecon en la jaro 1450, kiu estis Jubilea jaro en Romo, kio okazigis multajn festojn kaj pilgrimajn movadojn. Ĝis tiu momento ĉiuj elstaraj dokumentoj emis indiki al ia deveno de la trionfi-kartoj en la alta klaso de la italuja socio, specife la Kortegoj de Milano kaj Ferrara, en tiu epoko la Kortegoj plej ekskluzivaj en Eŭropo.

Antikvaj kartaroj de taroko redakti

 
Ludantoj de Tarocchi (Taroko)

La kartoj de taroko plej antikvaj postrestantaj estas tiuj de la taroko nomita Taroko Cary-Yale (aŭ Taroko Visconti-Modrone), kiu estis kreita en 1442-1447 de nekonata pentristo por la familio Visconti-Sforza, la superreganta familio en Milano.[5] La kartoj (nur 66) estas hodiaŭ en la Biblioteko de la Universitato de Yale, Usono.

Inter la unuaj tarokaj kartaroj, la plej fama estis pentrita meze de la 15-a jarcento por festi la konkeron de la potenco en Milano fare de Francesco Sforza kaj lia edzino Bianca Maria Visconti, filino de la Grafo Filippo Maria. Ĝi estis probable pentrita de Bonifacio Bembo, sed kelkaj kartoj estis faritaj de miniaturistoj de alia skolo. 35 el la kartoj estas en la Biblioteko kaj Muzeo Morgan, 26 en la Accademia Carrara, 13 en la Casa Colleoni kaj 2, la Diablo kaj la Turo, estas perditaj aŭ eble neniam estis pentritaj. Ĉi tiu kartaro Visconti-Sforza, kiu estis amase reproduktita, kunigas la emblemojn de spadoj, stangoj, pokaloj kaj oroj, kaj la figuroj reĝo, reĝino, kavaliro kaj paĝio kun la triumfoj, respegulante la konvencian ikonografion de la epoko en grado signifoplena.[6]

Formato kaj strukturo redakti

Ĝenerala konsisto de la moderna Taroko redakti

La moderna taroka kartaro konsistas plej ofte el du grandaj aroj da kartoj nomitaj Arkanoj Maĵoraj kaj Arkanoj Minoraj. La unuaj temas pri la tradiciaj kartoj nomitaj Triumfoj: 22 kartoj numeraj kun diversaj figuroj. La kartoj portas numeron 1 ĝis 21, plus unu karto kun numero 0 (nul). Ĉiuj havas sin propran nomon aŭ titolon, escepte la karto numero 13, kiu tradicie restis sennoma. Nuntempe tiu karto portas kutime la nomon La Morto. La numeroj en la Arkanoj Maĵoraj tradicie estas skribitaj por romaj ciferoj. La nomoj de la Arkanoj Maĵoraj estas:

  • Arkano 0: La Stultulo.
  • Arkano I: La Magiisto.
  • Arkano II: La Sacerdotino, La Pleja Sacerdotino, La Papino.
  • Arkano III: La Imperiestrino.
  • Arkano IV: La Imperiestro.
  • Arkano V: La Sacerdoto, La Papo.
  • Arkano VI: La Enamiĝinto, La Geamantoj.
  • Arkano VII: La Ĉaro.
  • Arkano VIII: La Forto, La Forteco.
  • Arkano IX: La Ermito.
  • Arkano X: La Fortunrado.
  • Arkano XI: La Justeco.
  • Arkano XII: La Pendigito.
  • Arkano XIII: sennoma (nuntempe La Morto).
  • Arkano XIV: La Moderigo.
  • Arkano XV: La Diablo.
  • Arkano XVI: La Turo, La Domo de Dio.
  • Arkano XVII: La Stelo.
  • Arkano XVIII: La Luno.
  • Arkano XIX: La Suno.
  • Arkano XX: La Juĝo, La Lasta Juĝo.
  • Arkano XXI: La Mondo.

La Arkanoj Minoraj estas la 56 ordinaraj kartoj, kiuj konsistigas la plimulton de la porludaj kartaroj: 4 aroj kun emblemoj (spadoj, stangoj, pokaloj kaj moneroj). Ĉiu emblema aro havas numeran karton de 1 (la Aso) ĝis 10, kaj 4 kortegaj figuroj (la Reĝo, la Reĝino, la Kavaliro kaj la Paĝio). Kelkaj nuntempaj tarokaj kartaroj enhavas Damojn anstataŭ Reĝinojn, kaj kelkaj britaj versioj, kiel ekzemple la Victoria Regina kartaro, anstataŭigas la Kavaliron kaj la Paĝion per la Princo kaj la Princino.

La kartoj de la Arkanoj Minoraj estas nomitaj laŭ siaj emblemoj kaj numeroj: La Aso de Spado, la 2-a de Spadoj, la 3-a de Spadoj, ktp. La Reĝo de Spadoj, la Reĝino de Spadoj, la Kavaliro de Spadoj kaj la Paĝio de Spadoj. Analoge kun la aliaj tri emblemoj. Nuntempe la plej disvastigita modelo de moderna taroka kartaro estas eble la kartaro nomita Taroko Rider aŭ Rider-Waite Taroko, planita de la okultisto Arthur Edward Waite kaj desegnita de la ilustristino Pamela Colman-Smith kaj publikigita amase de la Rider Company ekde la jaro 1910.

Malortodoksaj versioj de la moderna Taroka kartaro redakti

Nuntempe abundas multajn versiojn de la moderna Taroka kartaro. Firmaoj kaj pentristoj profitas el la Taroka kartoro por publikigi sian propran version de la Taroko, jen por kolektistoj jen por dungitaj aŭguristoj aŭ Taroklegistoj. Foje la eldonisto de tiuj heterodoksaj kartaroj ŝanĝas la figurojn, emblemojn aŭ la ĝeneralan formaton de la tradicia Taroka kartaro. Ekzemple, la Arkanoj Minoraj de la Osho Zen Tarot ne portas la tradiciajn emblemojn. Ili portas emblemojn, kiuj pretendas esti similaj aŭ analogaj: spadoj estas nomitaj nuboj, stangoj estas nomitaj fajro, pokaloj estas nomitaj akvo, kaj oroj aŭ moneroj estas nomitaj ĉielarko. La Arkanoj Maĵoraj ankaŭ portas nomojn malsamajn de la tradiciaj. Ekzemple, La Sacerdoto aŭ La Papo (Arkano Maĵora V-a) estas nomita Vakuo, kaj La Forto estas nomita Kuraĝo.

Aliaj kartaroj estas temaj, ekzemple la kartaro eldonita de la firmao Vertigo Comics, desegnita de la ilustristo Dave McKean por Vertigo Comics. La figuroj en la Arkanoj Maĵoraj de ĉi tiu kartaro estas la roluloj de la famaj bildlibroj eldonitaj de Vertigo Comics. Aliaj kartaroj konservas la ĝeneralan konsiston de la Taroko sed temas pri specifaj temoj: katoj, insektoj, vampiroj, historiaj famuloj, herboj, feoj, pentristoj (Klimt, Dürer), ktp.

Kelkaj Arkanoj Maĵoraj de la Taroko Visconti-Sforza redakti

Referencoj redakti

  1. J. Amades kaj J. Colomines, "Els Soldats i altres Papers de Rengles" (Barcelono, 1933-1936) vol. II p. 7.
  2. Early Playing Cards Research 
  3. Donald Laycock en Skeptical – a Handbook of Pseudoscience and the Paranormal, paĝo 67, eldonis Donald Laycock, David Vernon, Colin Groves, Simon Brown, Imagecraft, Kanbero, 1989, ISBN 0-7316-5794-2
  4. 4,0 4,1 Oldest Tarot Cards
  5. Place, Robert M. (2005) The Tarot: History, Symbolism,and Divination, Tarcher/Penguin, New York, ISBN 1-58542-349-1
  6. Berti, Giordano (2002). Visconti Tarot. Lo Scarabeo, Torino.

Bibliografio redakti

  • Dummett, Michael (1980). The Game of Tarot. From Ferrara to Salt Lake City (Duckworth. Londono: Gerald Duckworth and Company Ltd.
  • Dummett, Michael; McLeod, John (2004). A History of Games Played with the Tarot Pack. Edwin Mellen Press.
  • Berti, Giordano (1999). Waite y su Tarot. Nostradamus.
  • Berti, Giordano (2006). Storia dei Tarocchi. Verità e leggende sulle carte più misteriose del mondo. Milano: Mondadori.
  • Meldi, Diego (2001). Tarot, La Historia, el Simbolismo y el Juego (Saber Mas). Bonaero: El Ateneo.
  • Meldi, Diego (2003). Tarot -kit. Bonaero: Editorial Diana.

Eksteraj ligiloj redakti