Tasmanio

ŝtato de Aŭstralio, konsistanta el la ĉefinsulo Tasmanio kaj apudaj insuletoj

Tasmanio (angle Tasmania) estas insulo kaj ŝtato de Aŭstralio. Ĝi havas areon de 64,519 km² kaj pro tio ĝi estas la 26a plej granda insulo en la mondo.

Tasmanio
Flago de Tasmanio Blazono de Tasmanio
(Flago) (Blazono)
Kromnomo: La Poma Insulo
Mapo de Aŭstralio kun Tasmanio indikita
Aliaj Aŭstraliaj ŝtatoj kaj teritorioj
Ĉefurbo Hobarto
Registaro Konstitucia monarkio
Guberniestro Barbara Baker

(ekde 16-a de junio 2021)

Ĉefministro Peter Gutwein

(ekde 20-a de januaro 2020)
(Liberal Party of Australia (Tasmanian Division))

Areo
 – Tuta
 – Tero
 – Akvo
 
68 401 km² (7a)
67 031 km²
1 370 km² (2 %)
Loĝantaro
 (2016)
 – Loĝantaro
 – Denseco
519 500 (6a)
7,74/km² (4a)
Malneta Ŝtata Produkto
(2014-15)
 – Produkto ($m)
 – Produkto per loĝanto
 
 
$28 207 (7a)
$44 011/persono (8a)
Horzono UTC+10 (somere +11)
Federa reprezentado
 - Ĉambraj seĝoj
 - Senataj seĝoj
 
5/150
12/76
Alteco
 – Plej alta
 
Monto Ossa (en)
(1 617 m)
 – Malplej alta marnivelo
Mallongigoj
 – Poŝta
 – ISO 3166-2
 
TAS
AU-TAS
Retejo
www.tas.gov.au
vdr

La ĉefurbo de Tasmanio estas Hobarto.

Post la alveno de la britaj koloniistoj, multaj lokaj loĝantoj mortis perforte. Poste, la cetero mortis pro malsanoj.

Servoj redakti

Transportado redakti

Regula fervoja transportado estis ĉesigita en 1977, ekde tiam aŭtovojoj estas la ĉefa maniero por atingi lokojn. Trajnoj plu estas uzataj por kargotransportado kaj por amuzo de turistoj.

Tasmanio estas ligita kun Aŭstralio per pramoj kiuj trapasas la Markolon Bass: nome la pramŝipoj Spirit of Tasmania I kaj Spirit of Tasmania II itineras ĉiunokte inter Tasmanio (al urbo Devonport en la nordo de la insulo) kaj la kontinenta urbo Melburno. Ankaŭ, la Spirit of Tasmania III itineras inter Tasmanio kaj la kontinenta urbo Sidnejo. Meze de Junio 2006 la estraro faris enketon pri la kosto de la estrara mona subteno de la pramo inter Devonport kaj Sidnejo kaj oni decidis, ke ekonomike ne taŭgas. La estraro decidis vendi la pramon, kiu veturadas inter Devonport kaj Sydney. Efektive, ŝipoj fariĝas malpli favoraj ol flugo, ĉar flugo estas pli malmultkosta.

Vidu ankaŭ redakti