Tatara viandaĵo

plado de kruda viando

Tatara viandaĵo estas produktita de fajne muelita kruda bovaĵo. Ĝi ankaŭ povas esti farata per maldikaj tranĉaĵoj, marinante ĝin en vino aŭ spicante ĝin por gustigi, kaj poste ĝi estas malvarmigata. Ĝi ofte estas servita kun cepoj, kaporo kaj spicoj, foje kun kruda ovo, kaj ofte sursekalpano.

Populara legendo diras, ke la plado estas nomita laŭ la nomadaj tataroj de la stepoj de Centra Azio, kiuj manĝis krudan viandon kiam ili rajdis siajn ĉevalojn ĉar ili ne havis tempon halti kaj kuiri. Vario de tiu rakonto estas ke la viando estis konservita sub la seloj de la ĉevaloj por esti moligita de la rajdado de la tago.

Fakte, tatara viandaĵo ricevis sian nomon de tatara saŭco. Ĝi unue estis servita en francaj restoracioj frue en la 20-a jarcento. Kio nun estas ĝenerale konata kiel "tataraĵo", tiam estis nomita usona bifsteko.

Sanzorgoj reduktis la popularecon de tiu viandaĵo en kelkaj mondopartoj pro la danĝero je kontaminado de bakterioj kaj parazitoj. Tamen, kiam bazaj higienaj reguloj estas sekvitaj kaj kiam freŝa viando estas uzita, la risko estas malalta. Ĝi ne estas rekomendita por homoj havantaj malfortigitan imunan sistemon aŭ suferantaj kronikan malsanon.