Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Tatro.

Tatra estas ĉeĥa fabrikanto de ŝarĝaŭtomobiloj, havanta sidejon en Kopřivnice. La preciza nomo estas Tatra a.s. (Tatra akcia kompanio).

Tatra
TATRA TRUCKS a.s.
entrepreno • fabrikisto de komercaj veturiloj • negoco vd
Dum 1897 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Nesselsdorfer Wagenbau-Fabriks-Gesellschaft
Jura formo akciová společnost
Fondintoj Ignaz Schustala vd
Sidejo Kopřivnice
Lando Ĉeĥio
Dungitoj 1 889 (stato: 2017)
Agokampo kamiono
Posedata de Promet Tools • NIKA Development • NIKA Development • Jaroslav Strnad vd
filiaj kompanioj TATRA EXPORT • Tatra Metalurgie vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Tatra T87 (1941)
Tatra T603
Tatra T148 aŭtogruo
Tatra T815
Tatra 815 TERRNo1
Tramo T6A5 ĉe stacidomo Ostrava hlavní nádraží

Historio de Tatra redakti

La firmao estis fondita en la jaro 1850 de Ignác Šustala, kiu komencis en malgranda familia firmao produkti kaleŝojn kaj fiakrojn. En la paso de tempo la firmao ekkreskis komenciĝante orientiĝi je novaj specoj de transporto. En la jaro 1882 ĝi fabrikis la unuaj 15 fervojaj vagonoj. En la jaro 1897 ĝi fabrikis aŭtomobilon Präsident, la unuan personan aŭtomobilon en Mez-Eŭropo, en la jaro 1898 la unuan ŝarĝaŭtomobilon.

En la intermilita periodo la firmao nomiĝis Ringhoffer-Tatra aŭ nur Ringhoffer, laŭ sia posedanto. Ĝi plu produktis la personajn kaj la ŝarĝaŭtomobilojn, fervojajn motorajn vagonojn kaj eĉ ankaŭ aviadilojn.

Karakteriza personeco de la firmao estis konstrukciisto kaj longjara teknika direktoro Hans Ledwinka (En Tatra li estis okupita ekde la 1897 ĝis 1945). Tiu estis kreinto de ĝishodiaŭ de Tatra eluzata koncepto de ĉasio kun centra tubo kaj movigaksoj, kiun oni ankaŭ markas kiel spinframo, sed en la mondo per pli konata markigo Tatra-koncepto. Tatra estas ankaŭ konata precipe per eluzado per aero fridigataj motoroj.

Post la dua mondmilito Tatra fabrikis precipe ŝarĝaŭtomobilojn, sed ankaŭ luksajn limuzinojn por gvidantaj laboruloj kaj partiaj funkciuloj. Por testi la fabrikitajn aŭtomobilojn Tatra konstruis en Kopřivnice testan poligonon nomata Veturrondo Tatra. En la jaro 1989 okazis malkresko de produktado de personaŭtomobiloj kaj problemoj kun privatigo, kiuj gvidis al bankroto de la firmao. Tiutempe la firmao sukcesis akiri grandan armean mendon, kiu helpis al ĝi superi la krizon. Post longtempaj traktadoj kun eksterlandaj investantoj fine usona kompanio Terex Corporation, kiu okupiĝas per produktado de peza mekanikaĵo, sukcesis akiri majoritatan 80,5 % kvocienton de kompanio Tatra a.s. kaj per tio ĝi unusignife aliorientiĝis al produktado de pezaj ajngrundaj ŝarĝaŭtomobiloj. Dank‘ al kompanio Terex Tatra sukcesis enpenetri ankaŭ en okcidentajn merkatojn.

Uzino en Smíchov redakti

Sed sub la marko Tatra oni ne produktis nur aŭtomobilojn kun eksplodmotoroj, sed ankaŭ elektrajn veturilojn, trolebusojn kaj tramojn. Tiuj produktiĝis en uzino en Smíchov en Prago, samkiel fervojaj vagonoj. Post la dua mondmilito la fabriko de Ringhoffer estis naciigita kaj ĝi ricevis markigon Tatra. La smíchova uzino produktis la mondfamajn tramojn T1, T2, T3 liveritaj en multajn landojn nenur de orienta bloko. En la okdekaj jaroj la Smíchova uzino estis alivicigita sub koncernon de ČKD, tial nepluraj hodiaŭ scias, ke la konataj „to-trioj“ estiĝis ankoraŭ kiel Tatra-oj.

Pri Tatra redakti

Uzinoj redakti

  • Tatra Kopřivnice (en la norda Moravio, en Kopřivnice, ĉefe ŝarĝaŭtomobiloj kaj eksplodmotoroj)
  • Tatra Příbor (en la norda Moravio, en Příbor, ĉefe personaŭtomobiloj)
  • Tatra Smíchov (en Prago, trolebusoj kaj fervojvagonoj, pli malfrue sole tramoj)
  • Tatra Bratislava (personaŭtomobiloj – evoluado, ŝarĝaŭtomobiloj – modernigo, specialaj reguligoj)

Produktado redakti

Koncepto de sukcesaj ŝarĝaŭtomobiloj redakti

  • motoro kun levigvolumeno 16 litroj
  • fridigado de motoro per aero (ne per fluidaĵo, kio estas malplimulte difektema kaj ebliganta trafikon ankaŭ en Siberio dum malaltaj temperaturoj)
  • ĉasio kreita per tubo kaj movigaksoj
  • fama postmilita T111, ties sekvantoj T137 kaj T148, poste T815, nun Tatra Jamal

Koncepto de sukcesaj tramoj redakti

  • turnig-ĉasioj de tipo PCC (ŝtelita usona patento)
  • mallarĝigitaj fruntoj
  • unudirekta trafiko
  • ebleco kunigi du tramojn en tramaron ŝoforita sole de unu ŝoforo
  • reguligo de kurento per rapidigilo
  • ebena planko en alteco 0,9 m super la reloj
  • trarigardebla aranĝo de sidlokoj, multe da loko por starantoj
  • la unua tramo PCC en Ĉeĥio T1, grandega sekvanto T2, leĝera kaj tre supertempe designita T3 (ĝi estis produktata 30 jarojn!), post la renverso en 1989 T6A5 (ĝi jam ne plu havas rapidigilon, sed tiristronan reguligon de povumo)

Modeloj de aŭtomobiloj Tatra redakti

Personaŭtomobiloj redakti

Ŝarĝaŭtomobiloj redakti

Aliaj redakti

Vidu ankaŭ redakti