Tatra 815 estas ŝarĝaŭtomobilo kun ĉasio 6x6, iam ankaŭ 4x4 kaj 8x8 destinita por transporto en tre malfacila tereno. Farinte veturigajn provojn en provpoligono ĝi estis donita en merkaton de fabriko Tatra kaj en rusa Siberio dum malfacilaj terenaj kaj klimataj kondiĉoj en la jaro 1983. La modelo 815 koncepte ligas al antaŭaj modeloj 138 kaj 148.

Tatra 815
Tatra 815 TERRNo1

Ĉasio redakti

Spinframo aŭ alivorte Tatra-koncepto estas rezulto de laboro de inĝenieroj subgvide de Hans Ledwinka, ĉefinĝeniero de Tatra, kiu estas aŭtoro de ideo de la spinframo. Ĝi estis proponita kaj unuafoje uzita jam en la jaro 1923 ĉe persona aŭtomobilo kaj ekde tiu tempo ĝi estis senĉese pliperfektigata. Tiu ĉi framo estas kreita per programa unua konstrukciaĵo el unuopaj programaj unuoj:

  • stirebla akso
  • nestirebla akso
  • tubaj subportiloj

Unuopaj programaj unuoj estas proponitaj tiel, por ke estu kunmetebla el ili kia ajn tipo de ĉasio kun kelke da stireblaj aksoj. Ĝuste dank‘ al tiu ĉi ebleco principe plialtiĝis fidindeco kaj interŝanĝemeco de konsisteroj kaj plifaciliĝis riparado kaj muntado. Tatra en sia programo proponas ĉasiojn de tipoj 4x4, 6x6, 8x8 kaj 10x10. La aksoj estas kreitaj plimulte per aksa ŝranko kun ŝlosilebla diferencialo kaj sendepende de derisortitaj duonaksoj. La ĉasion oni plu kompletigas ankaŭ je interaksaj diferencialoj. Por la spinframo dank‘ al ties unikeco enviviĝis markigo Tatra-koncepto.

Mov-unuo redakti

La mov-unuo T3A estas kreata per aero fridigitaj dek aŭ dekducilindraj dizeloleaj motoroj kun levigvolumeno 15,8 l, respektive 19,0 l kun cilindroj metitaj en V-formon kaj per rekta enŝprucado de movigsubstanco. La movon de unu ensuĉa kaj unu elblova valvo sur cilindron certigas kamoŝafto kun disbranĉigo OHV. Aerfridigo per ventolilo estas por aŭtomobiloj Tatra same karakteriza kiel koncepto de la spinframo. La aerfridigo havas avantaĝon en pli simpla konstrukciaĵo de la motoro, kiam oni ne uzas disbranĉigon de fridigakvo, akvoĉerpilon kaj fridigilon kaj per tio ne estas problemoj kun eventuala tralikado de la sistemo kaj plifaciliĝas riparado. Malavantaĝo estas male pli alta brueco kaj la grandeco de la motoro kaj granda povumo bezonata por trafiko de la ventoliloj.

Peliga turnmomento de la motoro estas transformata sur peligŝaftoj de unuopaj radoj helpe de rapidumŝranko. La ĉefa rapidumŝranko havas kvin rapidumgradojn por veturado antaŭen kaj unu por veturado malantaŭen. Aldona (redukta) rapidumŝranko havas du rapidumgradojn kaj la tuta sistemo ebligas ŝanĝi 10 gradojn antaŭen kaj 2 malantaŭen.

Variantoj de tipoj redakti

Eble la plej konataj variantoj estas baskul-kamionoj unuflankaj aŭ triflankaj markataj kiel S1 kaj S3. Pluaj variantoj estas platforma aŭtomobilo, cisternokamiono, aŭtogruo, elkavatoro, betonmiksilo, pumpilo por betono, tiraŭto por surigveturiloj kaj multe da pluaj specialaj variantoj inkluzive de versioj por armeaj celoj.

Ĝis la jaro 1991 estis fabrikita preskaŭ 100.000 aŭtomobiloj de tipo 815, kio estas rezulto konfirmanta kvaliton kaj unikon de tiu ĉi aŭtomobilo.

Nova erao redakti

Post la renverso en la jaro 1989 la situacio de Tatra tre komplikiĝis. La produktado malaltiĝis, ĉar ĝisnunaj plej grandaj klientoj precipe el vicoj de orienteŭropaj landoj malaltiĝis merkaton. Plua motivo de falo estis privatigo de la kompanio kaj veno de superula gvidantaro, kiu ne kapablis zorgi pri la kompanio. Savo estis aĉeto de majoritata kvociento (80,5 %) de akcia kompanio Tatra a.s. de usona kompanio Terrex Corporation, kiu ebligis enpaŝi en pli ampleksan tutmondan merkaton.

Signifaj mendoj estas aŭtomobiloj por armeaj celoj. En tiu ĉi nova erao Tatra dediĉis sin al pluaj renovigoj de la ĉsio kaj ĉe siaj aŭtomobiloj Tatra uzis novan specon de derisortigo de duonaksoj helpe de aerpremaj ondumitaĵoj en kombino kun vinditaj risortoj kaj oleaj dampiloj la t.n. KingFrame® Lite aŭ per kombino de risortaj suspensioj kun aerpremaj ondumitaĵoj KingFrame® Heavy. Tiu ĉi reguligo malaltigis trouzo de pneŭmatikoj de neŝarĝita aŭtomobilo per tio, ke la premo en la ondumitaĵoj regulas sin depende laŭ ŝarĝo de la aŭtomobilo kaj per tio pludaŭras ideala pozicio de la duonaksoj.

Veno de novaj modeloj redakti

Reguligoj de la ĉasio rilatis ankaŭ al modelo 815, kiun oni nove komencis marki kiel 815-2. La pruvitan koncepton de la framo kaj movigunuojn kun multnombraj renovigoj havas ankaŭ nove fabrikataj aŭtomobiloj ekde la jaro 1998. Tio estas modeloj 815-2, 815 TERRNo1, 163 JAMAL, 815-2 ARMAX kaj 816 FORCE.

Vidu ankaŭ redakti