Tatuo

farado de desegnaĵo sur haŭto per enpiki en ĝin kolorajn pigmentojn

Tatui estas fari sur ies haŭto desegnaĵojn, enpikante en ĝin kolorajn pigmentojn.

Tatuo
Tatu(aĵ)o en Esperanto

La vorto tatuo[1] estas homonimo en Esperanto.

Laŭ PIV: desegnaĵo, farita per tatuado. Komun-uze tatuotatuaĵo estas la nomo de surhaŭta kaj principe neforviŝebla desegnaĵo; laŭ PIV, tatuo povas esti ankaŭ la nomo de la ago tatui.

Tatu(aĵ)oj redakti

Tatuaĵoj aperis jam en la antikva tempo. La unuaj restaĵoj estas trovitaj en Paziriko.

 
Tatuaĵo de postvivanto de koncentrejo Aŭŝvico

Hodiaŭ oni injektas la farbon en la haŭton, tiel ke ĝi ne forfrotiĝas sed nur paliĝas post longa tempo. Pro la enhaŭta injekto, ne eblas plena forviŝo aŭ forigo sen spuroj, sed nur parte, per lasero.

 
Tatuata maristo sur la USS New Jersey en 1944

Eksteraj ligiloj redakti

Tatuo dezajnoj Arkivigite je 2015-11-24 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj redakti

  1. Nekutima arto : La tatuisto de Parizo, Monato 1986/02, p. 16).