Taveuni estas la tria plej granda insulo de Fiĝio, post Vanua Levu kaj Viti Levu, kun totala areo de 435 km². La cigarforma insulo, amasa ŝilda vulkano kiu eliras el la profundo de la Pacifika Oceano, estas situa 6.5 km oriente de Vanua Levu, tra la Markolo Somosomo, kaj estas parto de la Norda Provinco. Ĝi havis populacion de ĉirkaŭ 9,000 loĝantoj, el kiu ĉirkaŭ 75 % estas indiĝenoj el Fiĝio, je la censo de 1996. Taveuni havas abundan flaŭron kaj estas konata kiel la 'Ĝardeninsulo de Fiĝio'. Ĝi estas populara turisma destino.

Taveuni
Datolimo 180° EU

La teoria datolimo, 180° EU, trairas la insulon. Pro praktikaj kaŭzoj ĝi reale situas pli orienten. Tamen estas videbla linio, kio antaŭ ĉio havas la funkcion de turisma allogaĵo. Turisto povas stari kun unu piedo je lundo kaj la alia je mardo.

La Bouma akvofalo

Vidu ankaŭ redakti