Tavolligno

lignaĵo farita el kungluitaj lignaj tavoloj

Tavollignokrucplakaĵo (ankaŭ alilingve multiplexplywood) estas lamelo, kio estas pretigita el almenaŭ tre pli maldikaj lignaj lameloj (tavoloj) helpe de gluo. Ĝi konsistas el minimume tri lignaj tavoloj, kies aranĝo de la fibro estis kungluita en angulo de 90° kaj kunpresita. Per tio la materialecoj, kiuj dependas de la firbroaranĝo (ekzemple ŝvelado kaj malŝvelado) estas homogenigita tans la tuta plato. La konstruo de la plato kaj ties specifaj firmeco dependas de la maniero, nombro kaj aranĝo de la lignaj tavoloj. La tavoloj de la tavolligno povas esti el masivligno, furniroj, bastonoj kaj aliaj ligna materialo. Oni distingas

  • bastontavolligno, ankaŭ nomata lignaĵista plato, konsistas el meza tavolo, farita el masivlignaj bastonoj aŭ furnirbastonoj.
  • furnirtavolligno, ankaŭ nomata furnirplato, konsistas nur el nepara nombro de furniroj, kiuj esras simetrie al la meza tavolo kruce gluitaj. Plato pli ol 12 mm dikeco kaj minimume kvin tavoloj havas la nomon Multipleks-plato.
  • tabultavolligno, aŭ kructavola ligno, konsistas el pluraj kruce metitaj masivlignajn tabulojn.
  • Kunmetita tavolligno konsistas el unu aŭ pluraj internaj tavoloj el aliaj materialoj, ekzemple plastaj tavoloj. Ili estas uzataj por izoli kontraŭ bruo. La eksteraj tavoloj konsitas el furniro.
Tavolligno farita de piceo.
Stako kaj papero ŝmiritaj per gluo kaj aranĝitaj antaŭ malvarma premado

Historio redakti

Antaŭ 4 000 jaroj jam en Egiptio oni faris lignajn platojn el tavoloj. Poste la homoj forgesis la manieron. Nur jam en la mezo de la 19a jarcento ĝi estis remalkovrata. Ekde tiam la tavolligno fariĝas grava materialo de la lignometio, de la meblofarado kaj de la konstruo de veturiloj kaj flugmaŝinoj.[1]

Farado redakti

La sekigitaj lignotavolaoj estas kungluataj, kruce metataj unu super la alia kaj varmigata kaj presataj. Specialaj premiloj ebligas la produktado en iu ajn formo. Plej ofte oni uzas fagajfurniroj.

Uzado redakti

 
neĝŝovilo el tavolligno

Tavolligno taŭgas kiel materialo por eksteraj vandoj, tegmentaj subkonstrrúaĵoj, endomaj vandoj, pordoj ŝtuparoj, planktoj ktp. Ĝi taŭgas kiel materialo por mebloj. Kiam la plato devas esti kaj maldika kajelteni altan pezon, oni uzas tavollignajn platojn. Tavolligno estas kompare al lignera plato pli stabila kaj antaŭ ĉio formstabila. Krome tavolligno estas uzata en la konstruo de vetrutiloj kaj ŝipoj. Ĝi ankaŭ estas uzata por konstrui maketojn kaj muzikilojn.

Ekonomia signifo redakti

Nur 1,5 % de la tuta produktado de lignomterialo estas tavollignoe. La sekva tabelo havas enhavas la produktkvanton de la diversaj landoj:[2]

lando jaro produktkvanto
Germanujo 2008 175.000 m³
? ?

Referencoj redakti

  1. Informationsdienst Holz spezial Sperrholz, Februar 2008, Seite 4, online bei INFORMATIONSDIENST HOLZ des Informationsverein Holz e.V., Berlin, abgerufen am 16. Oktober 2015
  2. Verband der deutschen Holzwerkstoffindustrie (VHI). Branchendaten 2008.

Literaturo redakti

  • André Wagenführ, Frieder Scholz: Taschenbuch der Holztechnik. Fachbuchverlag im Carl Hanser Verlag, Leipzig 2008; S.127–259. ISBN 978-3-446-22852-8.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti