Tavurvur estas vulkano en Papuo-Nov-Gvineo proksime de la urbo Rabaul. Ĝi situas sur insulo de la Bismarka InsularoBismarkoj.

Tavurvur
erupcio de la vulkano Tavurvur la 13-an de februaro 2009
monto
Alteco 223 m
Situo Papuo-Nov-Gvineo
Geografia situo 4° 14′ S, 152° 13′ O (mapo)-4.2375152.21111111111Koordinatoj: 4° 14′ S, 152° 13′ O (mapo) f4
Tavurvur (Papuo-Nov-Gvineo)
Tavurvur (Papuo-Nov-Gvineo)
DEC
Tavurvur
Tavurvur
Situo de Tavurvur
Map
Tavurvur
Laste erupciis la 13-an de februaro 2009
vdr

Lastfoje ĝi erupciis la 13-an de februaro 2009 (vidu la foton dekstre), antaŭe la 7-an de oktobro 2006 kaj antaŭ tio en 1994. En 2006 cindra kolono estis suprenŝutita ĝis 18 kilometrojn en la stratosferon, kaj en 1994 eĉ la tuta urbo Rabaul estis kovrita sub cindro kaj en alia loko devis esti novkonstruita. Multaj administraj centroj estis translokigitaj al la urbo Kokopo, kiu situas iom pli ol 30 kilometrojn pli sudoriente.

La vulkano situas ene de la 8 oble 14 kilometrojn granda "Rabaul-kaldrono", kiu ekestis ĉirkaŭ la jaro 550 de nia erao kadre de masiva vulkana erupcio de la ŝtupo 6 en la vulkanoeksplodeca indekso. Plurfoje la sciencistoj diskutis, ĉu tiu erupcio respondecis pri la fortaj klimataj ŝanĝoj de la jaroj 535-536 (se tiu teorio verus, ĝi kompreneble estus erupciinta ne en 550, sed jam en 535), sed daŭre ne regas unueca opinio pri la ĝusteco de tiu tezo.

Eksteraj ligiloj redakti